Villamediana de Iregua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villamediana de Iregua
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 954  (2023) [+]
Loĝdenso 448 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 2° 25′ U (mapo)42.426388888889-2.4180555555556Koordinatoj: 42° 26′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 449 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamediana de Iregua (Provinco Rioĥo)
Villamediana de Iregua (Provinco Rioĥo)
DEC
Villamediana de Iregua
Villamediana de Iregua
Situo de Villamediana de Iregua
Villamediana de Iregua (Hispanio)
Villamediana de Iregua (Hispanio)
DEC
Villamediana de Iregua
Villamediana de Iregua
Situo de Villamediana de Iregua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamediana de Iregua [+]
vdr

Villamediana de Iregua [biljameDJAna dejREgŭa] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo, je kies sudo estas Villamediana de Iregua kaj tial funkcianta kiel ĉeurbo kaj dormurbo, kiel la tria plej loĝata urbo en la komarko nur post Logronjo kaj Lardero. La loknomo Villamediana estas etimologie komprenebla kiel survoja loko, dum de Iregua aludas al la rivero Iregua kiu fluas okcidente de la urba kerno kaj poste alfluas al Ebro en Logronjo.

La municipa teritorio de Villamediana de Iregua, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je iom pli ol 5 km sude de la centro de la rioĥa ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata de la aŭtoŝoseo AP-68. Laŭ tiu, Villamediana de Iregua estas inter Lardero oriente kaj Agoncillo okcidente. Krome laŭ la ŝoseo LR-255 estas Alberite sudokcidente kaj laŭ la ŝoseo LR-259 estas Murillo de Río Leza sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Blazondomo.
Pordego de la preĝejo.

Meze de la 11-a jarcento, la reĝino Estefanía, vidvino de la reĝo García de Nájera, donis la loĝlokon al sia filino Ermesinda Garcés laŭ la jura formo de "senjorlando de reĝlando", laŭ sia testamento.

En la 19a de Aprilo 1162 oni subskribis en Jubera la donacon de la teritorio de Ruete kiun faras Pedro Jiménez (senjor de Kameroj), al monaĥejo, kaj unu atestanto estis de Villamediana. En 1187 alia lokano de Villamediana, aperis kiel atestanto je la donaco fare de doña Aldonza, vidvino de Lope Díaz la 1-a de Haro (senjoro de Bizkajo), de siaj havaĵoj en Nalda.

En 1680 la loko atingis finfine sian sendependecon disde Logronjo, kun kategorio de villa, kaj ne plu estis konsiderita domaro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Villamediana de Iregua tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni plialtiĝis el 1 185 loĝantoj ĝis nunaj 8 608.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo. Lastatempe ĝi funkcias kiel dormurbo de la provinca kaj regiona ĉefurbo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo gotika kun barokaj elementoj, blazondomoj ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]