Robres del Castillo
Robres del Castillo | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26131 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 16′ N, 2° 18′ U (mapo)42.273611111111-2.2916666666667Koordinatoj: 42° 16′ N, 2° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 727 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Robres del Castillo [+] | |||
Robres del Castillo [RObres delkasTIljo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Robres del Castillo estas etimologie komprenebla kiel Kverkoj de la kastelo, el Robles del Castillo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je la valo de la rivero Juvera. La municipa teritorio estas atingebla pere de la regiona ŝoseo LR-261. Laŭ tiu, Robres del Castillo estas sude de Santa Engracia del Jubera, Lagunilla del Jubera kaj Murillo de Río Leza.
Historio
[redakti | redakti fonton]Robres estas menciita en la dokumento pri dekonaĵoj donitaj al la pastraro de Calahorra en 1156. Same en la atribuo de la triono de la dekonaĵoj por Calahorra kiam la episkopo estis Juan de Préjano en 1200. Inter la kavaliroj de la unua Duko de Nájera, Don Pedro Manrique de Lara, fine de la 15-a jarcento, estas Juan de Lezana, senjoro de Robres.
Ĝi apartenis al la senjorlando de Lizana, kiuj elektis urbestron. En la Catastro de Ensenada de 1749-1756, aperis nomita kiel Robles de Camero.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Robres del Castillo, kie oni malaltiĝis el 428 loĝantoj ĝis nunaj 26.
La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo.
Vizitindaĵoj estas iknitoj, la preĝejoj, ermitejoj, ruinoj de la kastelo, mezepoka ponto ktp.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ruinoj de la kastelo.
-
Ermitejo de San Sol.
-
Ruinoj de la ermitejo de Sankta Maria.
-
Mezepoka ponto.
-
Oliván.
-
Ermitejo en Oliván.
-
San Vicente de Robres.
-
Valtrujal.