Saltu al enhavo

Robres del Castillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robres del Castillo
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 26131
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 2° 18′ U (mapo)42.273611111111-2.2916666666667Koordinatoj: 42° 16′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 727 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Robres del Castillo (Provinco Rioĥo)
Robres del Castillo (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Robres del Castillo
Robres del Castillo (Hispanio)
Robres del Castillo (Hispanio)
DEC
Situo de Robres del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Robres del Castillo [+]
vdr

Robres del Castillo [RObres delkasTIljo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Robres del Castillo estas etimologie komprenebla kiel Kverkoj de la kastelo, el Robles del Castillo.

La municipa teritorio de Robres del Castillo, en la centroriento de la regiono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je la valo de la rivero Juvera. La municipa teritorio estas atingebla pere de la regiona ŝoseo LR-261. Laŭ tiu, Robres del Castillo estas sude de Santa Engracia del Jubera, Lagunilla del Jubera kaj Murillo de Río Leza.

Robres estas menciita en la dokumento pri dekonaĵoj donitaj al la pastraro de Calahorra en 1156. Same en la atribuo de la triono de la dekonaĵoj por Calahorra kiam la episkopo estis Juan de Préjano en 1200. Inter la kavaliroj de la unua Duko de Nájera, Don Pedro Manrique de Lara, fine de la 15-a jarcento, estas Juan de Lezana, senjoro de Robres.

Ĝi apartenis al la senjorlando de Lizana, kiuj elektis urbestron. En la Catastro de Ensenada de 1749-1756, aperis nomita kiel Robles de Camero.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Robres del Castillo, kie oni malaltiĝis el 428 loĝantoj ĝis nunaj 26.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo.

Vizitindaĵoj estas iknitoj, la preĝejoj, ermitejoj, ruinoj de la kastelo, mezepoka ponto ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]