Vinaceite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinaceite
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44591
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 200  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 0° 35′ U (mapo)41.2660365-0.57926449999999Koordinatoj: 41° 16′ N, 0° 35′ U (mapo) [+]
Alto 674 m [+]
Areo 50,075913 km² ( 500 7.5 913 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vinaceite (Provinco Teruelo)
Vinaceite (Provinco Teruelo)
DEC
Vinaceite
Vinaceite
Situo de Vinaceite
Vinaceite (Hispanio)
Vinaceite (Hispanio)
DEC
Vinaceite
Vinaceite
Situo de Vinaceite

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vinaceite [+]
vdr

Vinaceite [binaZEJte] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. La loknomo Vinaceite povus esti popoletimologie komprenebla kiel kunmetaĵo de la hispanlingvaj vortoj vino plus aceite (olivoleo), nome du tradiciaj produktoj, sed fakte ĝi devenas el araba vorto بنا زيد, binaa zajd (la loko de Zajd). La ekzisto en Aragono de diversaj toponimoj kiuj inkludas la nomon Zajd (ekzemple en Beceite, Calaceite, Zaidín, La Zaida, Binaced, ktp.), plus la distrikto -iklim- de Zaidún, sugestas setladon de ŝijaistoj de minoritato zajdi' en la distriktoj oriente de Zaragozo.​

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 150 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 303 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas norde de La Puebla de Híjar. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Aguasvivas.

La loĝloko Vinaceite estas inter Belchite (okcidente) kaj Almochuel (Zaragoza) kaj Azaila (oriente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frua setlejo estis tiu de “La Bovina”, je unu km de Vinaceite (ceramiko de Ferepoko kaj de romia epoko, muroj, basenoj) kun rekta rilato al proksima setlejo Cabezo de Alcalá, en Azaila.

De islama epoko restas nur la loknomo, diverse literumita mezepoke, elzemple en la plej frua mencio, nome de 1177, kiam oni citas iun lokanon de Codo nomitan Xenen de Binizaet. La konkero de la zono fare de kristanoj estis farita de Pedro la 2-a. Ekde tiam kaj ĝis la 15-a jarcento la loko apartenis al diversaj nobelaj senjoroj. Kaj la 16-a jarcento estis epoko de prospero. Tamen la populacio estis ĉefe de mudeĥaroj kiuj estis devigitaj konvertiĝi al kristanismo fare de la imperiestro Karolo la 5-a en 1525, kaj ili plue estis diskriminaciitaj kiel novaj kristanoj aŭ moriskoj. Plua malhelpo estis definitiva forpelo de moriskoj (eĉ kristanoj) en 1610. De Vinaceite foriris ĉirkaŭ 200 aŭ 300 (depende de la fonto). Vinaceite, kiel loĝloko de moriskoj, senloĝiĝis tiam kaj la senjoro, nome duko de Híjar suferis malfacilaĵojn por reloĝigi novan loĝantaron kiu pagu impostojn.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Vinaceite pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 535 loĝantoj.

Grava figuro estis lokano José Ezquerra Bergés (1880-1965) kiu estis aktivulo de la porblindulara movado en Hispanio, fondinto kaj Prezidanto de la tre populara Blindulara Hispana Asocio (ONCE) inter 1945 kaj 1959. Li estis esperantisto de la jaro 1907 kaj multe aktivis en la movado. Li fondis la Blindularan Esperantan Fakon en la sino de Hispana Esperanto-Federacio, kies unua Prezidanto li estis. Li publikigis brajlajn Esperantajn Gramatikojn kaj tradukis plurajn verkojn per brajla sistemo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ olivarboj), ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero Aguasvivas ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]