Pesäpallo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pesäpallo
speco de sporto • ludo
teama sportopilkosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Junuloj en ludo de "pesäpallo"

Pesäpallo (jen finne, svede boboll, ambaŭ kun la signifo "nestbalo") estas finna pilka sporto kiu havas similecojn kun la Usona sporto basbalo. La teama kamposporto estis evoluigita en 1922 fare de la finno Lauri Pihkala post restado en Usono. Li ankaŭ elpensis la finnan nomon, uzante la vorton pesä por nesto en la signifo de la angla esprimo base. Pesäpallo estas foje konsiderata la nacia sporto de Finnlando.[1] En Finnlando Pesäpallo estas ludita en kvin malsamaj ligoj, el kiuj la ligo "Superpesis estas la plej alta ligo kun la plej bonaj teamoj en la mondo.

Konkursoj de pesäpallo okazis nur por ĝojspektaklo en la Somera Olimpiko 1952 de Helsinko, por prezenti la sporton al pli granda internacia publiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kevin Paul Dupont: Taking a look at Finland’s national sport: pesäpallo (angle: "Rigardante la nacian sporton de Finnlando: pesäpallo", publikigita en la ĵurnalo Boston Globe (angle)