Langa del Castillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Langa del Castillo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50367
Demografio
Loĝantaro 115  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 1° 24′ U (mapo)41.210833333333-1.3980555555556Koordinatoj: 41° 13′ N, 1° 24′ U (mapo) [+]
Alto 870 m [+]
Areo 50,128279 km² ( 501 2.8 279 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Langa del Castillo (Provinco Zaragozo)
Langa del Castillo (Provinco Zaragozo)
DEC
Langa del Castillo
Langa del Castillo
Situo de Langa del Castillo
Langa del Castillo (Hispanio)
Langa del Castillo (Hispanio)
DEC
Langa del Castillo
Langa del Castillo
Situo de Langa del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Langa del Castillo [+]
vdr

Langa del Castillo [LANga delkasTIljo] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Langa del Castillo estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Daroka Kamparo, kie estas inter Manchones, Retascón kaj Torralbilla.

La loĝloko Langa del Castillo mem estas je 78 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 756 msm, borde la rivero Jiloca inter Murero apude nordokcidente kaj Daroca sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. La plej frua mencio de Langa datiĝas de 1131, kaj estis citita kiel teritorio en la foruo de Calatayud. Ĝi apartenis poste al la Komunumo de Domaroj de Daroca. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. La Sesma de Langa estis komponita de Badules, Cariñena, Cosuenda, Cucalón, Langa, Lechón, Mainar, Romanos, Torralbilla, Villadoz, Villahermosa kaj Villarreal. Tiukadre Langa havis kastelon en la Mezepoko; ĝi estis tre etenda sur altebenaĵo anstataŭ sur monto, kiel ĉe aliaj en la zono. El tiu restas nur du cilindraj turoj, unu ortangula ĉefturo kaj fragmentoj de murego.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Langa del Castillo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 116 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la kastelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]