Villarroya de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarroya de la Sierra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 430  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 1° 47′ U (mapo)41.4636101-1.7836729Koordinatoj: 41° 28′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto 752 m [+]
Areo 91,600834 km² ( 916 0.0 834 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarroya de la Sierra (Provinco Zaragozo)
Villarroya de la Sierra (Provinco Zaragozo)
DEC
Villarroya de la Sierra
Villarroya de la Sierra
Situo de Villarroya de la Sierra
Villarroya de la Sierra (Hispanio)
Villarroya de la Sierra (Hispanio)
DEC
Villarroya de la Sierra
Villarroya de la Sierra
Situo de Villarroya de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarroya de la Sierra [+]
vdr

Villarroya de la Sierra [biljaROĝa delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villarroya de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Ruĝa Vilaĝo de la Montaro, kie "ruĝa" aludas al la argileca grundo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Villarroya de la Sierra estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Clarés de Ribota norde kaj Cervera de la Cañada sude. Krome okcidente estas Torrijo de la Cañada kaj oriente Aniñón.

La loĝloko Villarroya de la Sierra mem estas je 102 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 22 km de Calatayud, sur 734 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Ribota, alfluanto de la rivero Jalón, apud la montaro Virgen.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 inter Sorio kaj Calatayud. Okcidente estas Villalengua

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de la Reĝo.

Arkeologiaj elfosaĵoj trovis gravajn restaĵojn de ceramika ateliero el romianoj (tri fornoj) kaj nombrajn restaĵojn de terra sigillata. Plej verŝajne la produktado celis la proksiman Bilbilis — ĉe la aktuala Calatayud— kaj aliajn lokojn de la zono. Tio ekfunkciis en la 1-a jarcento, floris en la 2-a kaj 3-a jarcentoj, kaj dekadencis en la 4-a jarcento. Ĉe la ceramikejo estas romia nekropolo kaj la vilao de la posedantoj, kun tuboj de ceramiko.

La islama heredo notindas en la reto de irigacio, neregula stratoplano kaj komuna paŝtejo. Alfonso la 1-a definitive konkeris la basenon de Jalón en 1122 post la konkero de Calatayud. En la 12-a jarcento, la loko etendiĝis laŭ la suda deklivo de la kastelo nun konata kiel de la Reĝino, kie estis malgranda preĝejo de Sankta Maria — eble antaŭe moskeo —. La ĉefa referenco dokumenta de la epoko estas la testamento de Alfonso la 1-a, kiu donis la «Virgen de la Sierra» al la Ordeno de la Sankta Tombo de Calatayud; tiu konstruis sur la primitiva preĝejo la navon de la aktuala templo, fine de la 13-a jarcento aŭ komence de la 14-a. Ankaŭ fine de la 13-a jarcento oni ekkonstruis novan kastelon oriente, nun nomitan de la Reĝo, cele al protektado de pli multnombra loĝantaro.

Kastelo de la Reĝino.

Surloke ĉe la landlimo inter Aragono kaj Kastilio, Villarroya suferis la efikon de la Milito de la du Petroj, nombrajn atakojn kaj ŝanĝojn de regno. La loĝloko inter la du kasteloj, estis tiam markita per alta murego konservita ĝis la 20-a jarcento; ankoraŭ restas du ties pordegoj, nome «Baja» kaj «Sumo Aldea». Lastfoje la municipo pasis al Kastilio fare de la trupoj de la Grafo de Medinaceli (1452) kaj Villarroya estis rekuperita de Aragono en la pactraktato de 1454.[1]

Je la unuigo de ambaŭ regnoj fine de la 15-a jarcento, la urbo prosperis: fine de la jarcento jam finkonstruiĝis la preĝejo de Sankta Petro, en la 16a jc oni konstruis publikan fontanon, en la 17a jc la urbodomon kaj kapelojn en la preĝejo, en la 18a jc la domegon nomita «Casa Grande», konstruita en 1786 de la etnobeloj Joaquín Lascuevas kaj Ana María Campillo. En la 19a jc la loko produktis vinon, iom da cerealoj, kanabon kaj legomojn; estis tri ceramikejoj, ses fabrikoj de brando, du farunmuelejoj kaj du nutrovendejoj. En 1920 venis fervojo, sed tio ne multe helpis la industrian disvolvigon. Ĉiuokaze la vinproduktado pluis.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villarroya de la Sierra kie oni malaltiĝis el 2 424 en 1910 ĝis nunaj 445 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Petro kun gotika pordego, fontano, romanika ermitejo kaj sankteja ermitejo, la du kasteloj, popola arkitekturo, urbodomo, domego «Casa Grande», arkeologia kuŝejo de romia ceramikejo, la Turo de senhomejo Orcajo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]