Gurdvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gurdvaro (gurmuĥe: ਗੁਰਦੁਆਰਾ, IAST-e guraduārā, kiu signifas «pordon al la Guruo») estas loko de asembleo kaj adoro por la sikoj. La sikoj ankaŭ uzas la terminon «gurdvara sahib» por nomi siajn preĝejojn. Homoj de ĉiuj fidoj estas bonvenigitaj ĉe la gurdvaroj. Ĉiu gurdvaro enhavas la tiel-nomatan «Darbar-Sahib» kie la nuna kaj eterna guruo de la sikoj, la libro Guruo Grant Sahib, situas sur takhat (altigita trono) en eminenta centra pozicio. Ajna siko (foje post trejnado, en kiu kazo ŝli povas esti konata per la termino granthi) povas deklami, kanti kaj klarigi la versojn de la Guruo Granth Sahib, en la ĉeesto de la cetera kongregacio.

Ĉiuj gurdvaroj havas komunuman "langaran" halon, kie homoj povas libere manĝi vegetaran manĝaĵon, servita fare de volontuloj de la gurdvaro.[1] Ĉi-preĝejoj foje enhavas eĉ etan klinikon, bibliotekon, vartejon, klasĉambron, ĉambrojn por renkontiĝoj, ludejon, sportejon, butikon kun donacoj, kaj eĉ metiejon.[2] Gurdvaro povas esti identigita de distanco dank'al alta flagbastono portanta la Niŝan-Sahib-on, t.e., la sika flago.

La plej famaj gurdvaroj troviĝas ĉe la komplekso Darbar-Sahib en Amritsaro, Panĝabio,[3] inkluzive de Harmandir-Sahib, la spirita centro de la sikoj, kaj de Akal-Taĥt, la politika centro de la sikoj.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua gurdvaro estis konstruita en Kartarpuro, sur la bordoj de la rivero Ravi en Panĝabio, fare de la unua sika Guruo, Guruo Nanak Dev en la jaro 1521. Ĝi nun troviĝas en la distrikto Naroval de okcidenta Panĝabio (en la hodiaŭa Pakistano). Dum la tempo de Guruo Nanak, la preĝejoj estis konataj kiel Dharamsals (kiu signifas «loĝlokon de justeco») kie kirtan estis farita de la unuaj Sikaj kongregacioj.[4]

La religiaj konstruaĵoj estis konstruitaj kiel loko kie sikoj povus renkontiĝi por aŭdi la guruon donante spiritan diskurson kaj kanti religiajn himnojn por laŭdi Waheguru. Ĉar la sika loĝantaro daŭre kreskiĝis, Guruo Hargobind, la sesa sika guruo, elpensis la vorton «gurdvaro».

La termino «gurdvaro» devenas etimologie de la vortoj «gur» (ਗੁਰ; referenco al la sikaj guruoj) kaj «duara» (ਦੁਆਰਾ; enirejo en Gurmuĥi), kune signifante «la enirejon tra kiu la guruo povus esti atingata». Baldaŭ, ĉiuj sikaj preĝejoj prenis la nomon «gurdvaro».

La uzo de «sahib», foje almetita en la terminon Gurdvaro Sahib, derivas de pruntvorto de araba deveno, signifanta «kunulon» aŭ «amikon».

Nishan Sahib flags on tall poles over Harmandir Sahib in India
Flagoj Niŝan-Sahib sur bastonoj ĉe Harmandir Sahib, Amritsaro.

Kelkaj el la ĉefaj sikaj preĝejoj starigitaj fare de la Sikaj guruoj estas:

  • Nankana Sahib, starigita en la 1490-aj jaroj de la unua sika Guruo, Guruo Nanak Dev, Panĝabio, Pakistano.
  • Sultanpur Lodi, starigita en 1499, kiu fariĝis sika centro dum la epoko de Guruo Nanak Dev, Distrikto Kapurtala, Panĝabio (Barato).
  • Kartarpur Sahib, starigita en 1521 fare de la unua sika Guruo, Guruo Nanak Dev, proksime al rivero Ravi, Naroval, Panĝabio, Pakistano.
  • Ĥadur Sahib, starigita en 1539 fare de la dua sika Guruo, Guruo Angad Dev Ĝi, proksime al rivero Beas, Amritsara distrikto, Panĝabio, Barato.
  • Goindval Sahib, straigita en 1552 fare de la tria sika Guruo, Guruo Amar Das Ĝi, proksime al rivero Beas, Amritsara Distrikto, Panĝabio, Barato.
  • Sri Amritsar, starigita en 1577 fare de la kvara Sika Guruo, Guruo Ramas Das Ĝi, Amritsara Distrikto, Panĝabio, Barato.
  • Tarn Taran Sahib, starigita en 1590 fare de la kvina Sika Guruo, [Guruo Arjan Dev Ĝi], Distrikto Tarn Taran Sahib, Panĝabio, Barato.
  • Kartarpur Sahib, starigita en 1594 de la kvina Sika Guruo, Guruo Arĝan Dev, proksime al rivero Beas, Jalandara Distrikto, Panĝabio, Barato.
  • Sri Hargobindpur, starigita de la kvina Sika Guruo, Guruo Arĝan Dev, proksime al rivero Beas, Gurdaspura Distrikto, Panĝabio, Barato.
  • Kiratpur Sahib, starigita en 1627 fare de la sesa Sika Guruo, Guruo Hargobind, proksime al rivero Sutlej, Ropara Distrikto, Panĝabio, Barato.
  • Anandpur Sahib, starigita en 1665 fare de la naŭa Sika Guruo, Guruo Teg Bahadur, proksime al rivero Sutleĝ, Panĝabio, Barato.
  • Paonta Sahib, starigita en 1685 fare de la deka Sika Guruo, Guruo Gobind Sing, proksime al rivero Jamuna, Himaĉal Pradeŝ, Barato.

En la frua 20-a jarcento, nombro de Sikaj gurdvaroj en brita Hindio estis sub la kontrolo de la Udasi mahant-oj (klerikoj).[5] Kun la naskiĝo de la Gurdvara Reforma Movado en la 1920-aj jaroj, la komitato Ŝiromani Gurdvara Parbandak ekregis ĉi tiujn preĝejojn.[6]

Panĝ Taĥt[redakti | redakti fonton]

La Panĝ Taĥt, kiu laŭlitere signifas «kvin seĝojn» aŭ «tronojn de aŭtoritato», estas kvin gurdvaroj kiuj havas tre specialan signifon por la sika komunumo.[7] Ili atestas la historian kreskon de la sika religio, kaj reprezentas la centrojn de povo de la religio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Gurdvaro havas ĉefan halon nome «darbar», komunuma kuirejo nome «langar», kaj aliajn servojn. La havendaj ecoj de gurdvaro estas ĉi tiuj publikaj spacoj, la ĉeesto de la sankta libro kaj eterna Guruo, la Grant Sahib, de la Sikh Rehat Maryada (la sika kodo pri konduko kaj kutimoj) kaj la ĉiutagaj servoj:[12]

  • Ŝabad-kirtan: kantado de himnoj el Grant Sahib. Strikte parolante, nur Ŝabadoj de la Guruo Grant Sahib, Dasam Grant, kaj la kantoj de Bai Gurdas kaj Bai Nand Lal, povas esti kantataj ene de gurdvaroj.
  • Pat: religia diskurso kaj legado de Gurbani de la Guruo Grant Sahib, kune kun klarigoj. Ekzistas du specoj de diskursoj: Aĥand Pat kaj Sadaran Pat.
  • Sangat kaj pangat: oferas senpagan komunuman kuirejon nomitan «langar» por ĉiuj vizitantoj, sendepende de kulturaj, religiaj, regionaj, kastaj aŭ sociaj klasoj.
Darbar Sahib. Viroj kaj virinoj kutimas sidi en apartaj flankoj.

Aliaj ceremonioj elfaritaj tie inkluzivas la sikajn geedziĝajn ceremoniojn, Anand Karaĝ; kelkaj ritoj de la funebra ceremonio, Antam Sanskar; kaj plejparto de la gravaj sikaj festivaloj. La Nagar Kirtan, sika procesia kantado de sanktaj himnoj, ekas kaj finiĝas en gurdvaro.[13]

Gurdvaroj ĉirkaŭ la mondo ankaŭ povas servi la sikan komunumon en aliaj manieroj, inkluzive kiel bibliotekoj pri sika literaturo kaj lernejoj por instrui Gurmuĥi-on al infanoj, loko por konservi la sikajn skribaĵojn, kaj por organizi almozdonadojn en la loka komunumo. Multaj historiaj gurdvaroj asociita kun la vivoj de la sikaj Guruoj havas unu sarovar (eko-amikeca baseno) por bani sin.

Gurdwaras havas neniujn idolojn aŭ statuojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Multaj gurdvaroj estas desegnitaj por sidigi virojn ĉe unu flanko kaj virinojn ĉe la alia, kvankam desegnoj varias kaj disigi la sidlokojn ne estas devige. Ili ne sidas kune ĝenerale, sed ĉe apartaj flankoj de la ĉambro, ambaŭ je egala distanco de la Guruo Grant Sahib, kiel signo de egaleco. Al la gepreĝantoj oni proponas Karah-Parŝad-on (t.e., dolĉa faruno kaj manĝaĵo kun ghee proponita kiel praŝad) en la halo, kiu kutimas esti donita en kavigitajn manojn fare de sevadar (t.e., gurdvara volontulo).

En la ĉambro langar, manĝaĵo estas kuirita kaj servita fare de la volontuloj en la komunumo. Nur vegetarisma manĝaĵo estas servita en la langara halo, por kontentigi ĉiujn vizitantojn, kaj por ke neniu persono fartu ofendata. Tiamaniere, ĉiuj homoj kvankam apartenanta al malsamaj fidoj kaj kun malsamaj dietaj restriktoj povas sidi kune kaj dividi komunan manĝon. La ĉefa filozofio malantaŭ la langar konsistas el du principoj: engaĝi en seva kaj oferi ŝancon por servi homojn kun malsamaj vivoj, kaj elpeli ĉiujn distingojn inter riĉuloj kaj senhavuloj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Guruo Nanak Gurdvaro Smetŭik en Sandvelo, unu el la unuaj kaj plej grandaj gurdvaroj en Britio.

Gurdvaraj konstruaĵoj ne devas konformi sin unu al alia en termoj de arkitekturo. La nuraj devigaj ecoj estas: la instalaĵo de la Grant Sahib sub baldakeno aŭ en baldakena seĝo, kutime sur platformo pli alta ol la etaĝo sur kiu la preĝantoj sidas, kaj alta sika vimplo super la konstruaĵo.

Dum la 21-a jarcento, pli kaj pli da gurdvaroj (precipe en Barato) sekvis la tiel-nomata skemon Harimandir Sahib, vidita kiel sintezo de hindu-islama kaj sika arkitekturo. Plejparto de ili havas kvadratajn halojn, starejon sur alta soklo, havas enirejojn en ĉiuj kvar flankoj kaj havas kvadratan aŭ okangulan kupolhavan senktejon, kutime en la mezo. Dum la lastaj jardekoj, por permesi pli grandajn renkontiĝojn, pli grandaj kaj pli bone-ventolitaj asembleaj haloj fariĝis pli ordinaraj, kun la sanktejo ĉe unu fino. La pozicio de la sanktejo permesas sufiĉe ofte spacon por ĉirkauiri ĝin. Foje, por grandigi la spacon eĉ pli, oni konstruas verandojn ekstere de la halo. La kupolo ofte havas formon de lotuso, plibeligita per ornama pinto. Arkoj, kioskoj kaj aliaj kupoletoj estas uzataj por eksteraj ornamadoj.

Spirita signifo[redakti | redakti fonton]

Meditado apud la Guruo Grant Sahib[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj sikoj devas mediti, kaj sole kaj komunume, kaj la kirtan-on kaj la studon de la sanktaj skribaĵoj. Fakte, mediti kaj kompreni plene la signifon de tekstoj de la Grant-Sahib estas grava por stingi justan moralon kaj spiritan evoluadon de siko. Oni devas studi la Gurumuĥ-an skribon kaj esti kapabla legi Gurbani-on kaj kompreni la signifon de la tekston. Siko devas pripensi la Grant-Sahib-on dum la tuta spirita gvido en sia vivo.

Sankta kongregacio (Sad Sangat) kaj Gurbani[redakti | redakti fonton]

La Darbar Sahib ene de gurdvaro.

Oni kredas, ke siko pli facile legas sin al la Gurbani kiam ŝli partoprenas kongregaciajn renkontiĝojn. Pro ĉi tiu kialo, viziti gurdvaron estas tre grave. Kiam oni aliĝas al la sankta kongregacio, siko plenumas la utilon de la studo de la sanktaj skribaĵoj. Ĉiuj estas bonvenaj en la gurdvaroj, sendepende de ilia religia aŭ regiona deveno.

Libervola servo (Seva)[redakti | redakti fonton]

Ĥalsaj principoj de Deg por kuiri manĝaĵon (langar) en grandega kvanto.

Seva estas grava kaj eminenta parto de la sika religio. Dasvand formas centran parton de sika kredo (de Vand Ĉhako) kaj laŭvorte signifas, ke oni devas donaci dek elcenton de onia rikolto, kaj financa kaj en la formo de tempo kaj servo, ekz., serva al la gurdvaro kaj ĉie la helpo estas necesata. Ĉiuj sikoj, do, klopodas okupi sin en ĉi tiu komuna servo ĉiufoje ŝanco ekestiĝas. Kelkaj ordinaraj ekzemploj de servo konsistas el: balaado kaj lavado de la planko de la gurdvaro, servi akvon kaj manĝaĵon (la langar), ventumi la kongregacion, oferi donojn, kuiri, aŭ plenumi aliajn devigajn "hejmtaskojn".

Komunuma vivo[redakti | redakti fonton]

Oficeja bloko reuzita kiel gurdvaro, malfermita en Birmingham, Anglio, en aprilo 2019.

La sikismo proponas fortan subtenon por sana komunuma vivo, kaj siko devus subteni ĉiujn indajn projektojn kiu profitigas la komunumon kaj rangaltigi la sikajn principojn. La interreligia dialogo, la subteno por la malriĉaj kaj la malfortaj, intrakomunuma kompreno, kaj kunlaborado estas taksataj kiel tre gravaj.

Lernado kaj aliaj servoj[redakti | redakti fonton]

Multaj gurdvaroj ankaŭ oferas aliajn servojn por ke la sikoj povus lerni pli bone pri sia religio; oni foje trovas bibliotekojn, kompleksojn por kursoj pri Gurmuĥi, Siĥismo kaj pri la sikaj skribaĵoj, kaj ankaŭ renkontiĝaj ĉambrojn. La gurdvaroj estas malfermaj por ĉiuj homoj kaj estas normale malfermaj je ĉiuhore. Kelkaj gurdvaroj ankaŭ provizas intertempajn loĝejojn (serais) por vizitantoj aŭ fervoruloj. La gurdvaroj ankaŭ servas kiel komunuma centro kaj gasta domo por veturantoj, kaj foje kiel kliniko kaj bazo por lokaj bonfaraj fondaĵoj. Krom matena kaj vespera servoj, la gurdvaroj ankaŭ organizas specialajn kongregaciojn por marki gravajn datrevenojn en la sika kalendaro. Tre konataj estas la festoj kiujn oni celebras okaze de la datrevenoj de la naskiĝo kaj de la morto (Joythi Joyth Samaey) de la Guruoj kaj Vaisaĥoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Gurdwara (angle). BBC.co.uk. BBC. Alirita 18a de Marto 2013.
  2. Gurdwara Requirements (angle). WorldGurudwaras.com. Arkivita el la originalo je 4a de Oktobro 2013. Alirita 18-a de marto 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 The Editors of Encyclopaedia Britannica 2014.
  4. (2021-04-03) “Ideological basis in the formation of the Shiromani Gurdwara Prabandhak Committee and the Shiromani Akali Dal: exploring the concept of Guru-Panth”, Sikh Formations (en) 17 (1–2), p. 16–33. doi:10.1080/17448727.2021.1873656. “Guru Nanak himself was not content to leave the ethical principles that he expounded in his life as merely theoretical constructs, but instead sought to institutionalize them during the last two decades of his life at Kartarpur. He referred to the earth (dhartī) as ‘the place to practice righteousness’ (dharamsāl, GGS 7) and his own village was conceived as a place of justice where the divine will was carried out. Thus, the original place of worship established by him came to be known as dharamsālā (‘abode of righteousness’) where early Sikhs gathered to sing devotional hymns (kīrtan), which was the principal corporate activity of the community at Kartarpur.”. 
  5. H. S. Singha. (2000) The encyclopedia of Sikhism. Hemkunt Press. ISBN 978-81-7010-301-1.
  6. Rajit K. Mazumder. (2003) The Indian army and the making of Punjab (angle). Orient Blackswan, p. 213–218. ISBN 978-81-7824-059-6.
  7. Union railway ministry: Special train to connect all five Takhats, first run on February 16 | Chandigarh News - Times of India (angle).
  8. W. H. McLeod. (2009) The A to Z of Sikhism (angle). Scarecrow, p. 16. ISBN 978-0-8108-6344-6.
  9. Railways halts survey to finalise the Talwandi Sabo rail route (angle) (25-a de augusto 2015). Alirita 7a de Oktobro 2015.
  10. Five jathedars visit Patna, kick off '17 preparations | Patna News - Times of India (angle).
  11. Hazoor Sahib — a salute to the saviour The Tribune (Chandigarh)
  12. BBC - Religions - Sikhism: The Gurdwara. BBC.co.uk (2010).
  13. "BBC - Religions - Sikhism: Weddings", BBC.co.uk, 2010.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gurdwara en la angla Vikipedio.