Nacia Parko Roka Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Roka Montaro
nacia parko de Usono • nacia parko [+]

Koordinatoj40° 21′ 0″ N, 105° 41′ 0″ U (mapo)40.35-105.6833Koordinatoj: 40° 21′ 0″ N, 105° 41′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoLongs Peak [+]
Areo1 075,5 km² (107 550 ha) [+]

Nacia Parko Roka Montaro (Koloradio)
Nacia Parko Roka Montaro (Koloradio)
DEC
Nacia Parko Roka Montaro
Nacia Parko Roka Montaro
Lokigo de Koloradio en Usono
Map
Nacia Parko Roka Montaro

Vikimedia Komunejo:  Rocky Mountain National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La lago Bear (Urso).
RMNP collage 2

La Nacia Parko Roka Montaro (angle Rocky Mountain National Park) estas nacia parko de Usono proksimume je 89 km nordokcidente de Denver[1] en nord-centra Koloradio, ene de Front-montaro de la Roka Montaro. La parko estas inter la urboj Estes Park oriente kaj Grand Lake okcidente, ambaŭ en Koloradio. La orientaj kaj okcidentaj deklivaroj de la Kontinenta Akvodislimo estas rekte tra la centro de la parko kun la ekfluejoj de la rivero Kolorado en la nordokcidenta regiono de la parko.[2] Ĉefaj trajtoj de la parko estas montoj, alpaj lagoj kaj ampleksa vario de naturo ene de variaj klimatoj kaj medioj, el arbaroj al monta tundro.

La Nacia Parko Roka Montaro estis aprobita de la Prezidento Woodrow Wilson la 26an de Januaro, 1915, establante la parkolimojn kaj protektante la areon por estontaj generacioj.[3] La volontula korpuso Civilian Conservation Corps konstruis la ĉefan aŭtomobilan ŝoseon, nome "Trail Ridge Road", en la 1930-aj jaroj.[3] En 1976, UNESCO deklaris la parkon kiel unu el la unuaj tutmondaj biosferaj naturrezervejoj.[4] En 2018, pli ol 4.5 milionoj da distraj vizitantoj eniris en la parkon.[5] La parko estas unu el la plej vizitataj en la sistemo de Naciaj Parkoj, range kiel la tria plej vizitata nacia parko en 2015.[6] En 2019, en la parko okazis denove rekordo de 4 678 804 vizitantoj, kun 44% de pliiĝo ekde 2012.[7]

La parko havas totalon de kvin vizitantejoj,[8] kaj la ĉefsidejo de la parko estas en la vizitantejo Beaver Meadows Visitor Center - Nacia Historia Loko desegnita de la Arkitektura Lernejo de Frank Lloyd Wright en Taliesin West.[9] [[Nacia forsto|Naciaj Arbaroj ĉirkaŭas la parkon de ĉiuj flankoj, kiel la Roosevelt National Forest norde kaj oriente, la Routt National Forest norde kaj okcidente, kaj la Arapaho National Forest okcidente kaj sude, dum la areo de la Naturejo Indian Peaks rekte sude de la parko.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rocky Mountain National Park Mileages and Elevations. National Park Service (n.d.). Arkivita el la originalo je 8a de Oktobro, 2016. Alirita 29a de Novembro, 2016.
  2. 2,0 2,1 Rocky Mountain National Park Maps. National Park Service (n.d.). Arkivita el la originalo je 8a de Oktobro, 2016. Alirita 2a de Novembro, 2016.
  3. 3,0 3,1 "Brief Park History". nps.gov. National Park Service. n.d. Arkivita el la originalo la 8an de Oktobro, 2016. Alirita la 4an de Decembro, 2016.
  4. Biosphere Reserve Information, United States of America, Rocky Mountain. UNESCO (17a de Aŭgusto, 2000). Arkivita el la originalo je 24a de Aŭgusto, 2015. Alirita 29a de Novembro, 2016.
  5. Annual Visitation Report. National Park Service (n.d.). Alirita 11a de Marto 2018.
  6. These Were the Most Visited National Parks in 2015 arkivita en la 18a de Februaro, 2016 Time Magazine, 2016-02-17 alirita la 2018-02-09.
  7. Meyer, John, "Rocky Mountain National Park sets another attendance record with 4.6 million visitors in 2019", The Denver Post, 14a de Februaro 2019. Kontrolita 14a de Februaro 2019.
  8. Rocky Mountain National Park Visitor Centers. National Park Service (n.d.). Alirita 1a de Novembro 2016.
  9. Beaver Meadows Visitor Center Review | Rocky Mountain NP | Fodor's Travel Guides. Fodors.com. Arkivita el la originalo je 2006-08-30. Alirita 4a de Junio 2013.