Cinca (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cinca
fluanta akvejorivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

La rivero Cinca (en aragona lingvo: a Zinca) estas rivero de nordorienta Hispanio, alfluanto de la rivero Ebro, kiu elfluas ĉe la geologia cirko Pineta, en la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido, nome ĉe Monto Perdido, en Pireneoj de Aragono. Ĝi estas la akso de riĉa agrikulturo regiono ĉirkaŭ ĉefaj urboj Monzón kaj Fraga. Ĝi estas 191 km longa.

Cinca ĉe Aínsa.

Ĉe Bielsa alfluas Barrosa, kaj poste Cinqueta en la valo Gistau. Sep km poste alfluas maldekstre Irués, ĉe Badaín, kaj ĉe Hospital de Tella, dekstre Yaga. Maldekstre restas maldekstre la vertico Cotiella, de ĉirkaŭ 3 000 m de altitudo. Poste dekstre eniras la rivero Bellos, kies valo de Añisclo estas de granda pejzaĝa intereso. Alvenante al Aínsa venas dekstre Ara. Tie estas la Akvorezervejo de Mediano kaj post la ravino Entremón, estas la Akvorezervejo de El Grado, de kie ekfluas la granda kanalo de Cinca, kiu ligas kun la kanalo de Gállego. Tuj poste al Cinca venas maldekstre Ésera, ĝia plej grava alfluanto.

Poste dekstre venas Vero, kaj jam ĉe Monzón Sosa maldekstre. Poste, Alcanadre dekstre. Finfine, ĉe Massalcoreig, ĝi alfluas en la rivero Segre kaj ili kune alvenas ĉe Mequinenza al la rivero Ebro en zono kiu ricevas la nomon Aiguabarreig pro la mikso de la diversaj koloroj de akvoj el ambaŭ riveroj. Dum mallonga sektoro ĝi estas la limo inter la provincoj Huesca kaj Lérida, ĉe la loĝloko Massalcoreig.

Laŭlonge de sia fluejo la rivero nomas kelkajn de la trapasataj loĝlokoj kiel Velilla de Cinca, Pomar de Cinca, Albalate de Cinca, Torrente de Cinca kaj Alcolea de Cinca.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]