Guy Lecluyse
Etoso
Guy Lecluyse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1962 (62-jaraĝa) en Tourcoing |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Guy Lecluyse - franca prononco laŭ sistemo IFA [ɡi ləklyˈiz] - estas franca aktoro. Li naskiĝis la 29-an de junio 1962 en Tourcoing (okcidentflandre Terkoeje, pikarde Tourco), do nun estas 62-jara.
Li interalie aktoris en la filma komedio Bienvenue chez les Ch'tis de 2008, en kiu precipe temis pri antaŭjuĝoj de la francoj el la sunplena sudo de la lando kontraŭ la laŭdire pluva, griza kaj senkultura pleja nordo de la lando, la historia franca Flandrio, baze la arondismentoj Dunkerque kaj Lille.