Puértolas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puértolas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22362
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 222  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 0° 8′ O (mapo)42.5480555555560.13249999999999Koordinatoj: 42° 33′ N, 0° 8′ O (mapo) [+]
Alto 1 160 m [+]
Areo 99,862109 km² ( 998 6.2 109 ha) [+]
Puértolas (Provinco Ŭesko)
Puértolas (Provinco Ŭesko)
DEC
Puértolas
Puértolas
Situo de Puértolas
Puértolas (Hispanio)
Puértolas (Hispanio)
DEC
Puértolas
Puértolas
Situo de Puértolas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puértolas [+]
vdr

Puértolas [PŬERtolas] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Bielsa, okcidente kun Fanlo, sude kun Labuerda kaj oriente kun El Pueyo de Araguás, Laspuña kaj Tella-Sin. Krom la loĝloko Puértolas mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Belsierre, Bestué, Escalona, Escuaín, Huertas de Muro, Muro de Bellós, Puyarruego, Santa Justa, Santa María kaj Bies.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido.

La loĝloko Puértolas mem (1 160 msm)[1] estas je 118 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo A-138 inter Francio norde tra la Tunelo de Bielsa-Aragnouet kaj Aínsa suden. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Puértolas.

Puértolas estas mezepoka setlejo. Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj. Dum la 17-a jarcento Puértolas floris.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko estis damaĝita pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio. Posu la militfino oni rekonstruis la loĝlokon.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Puértolas mem kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 216 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj naturaj lokoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]