Saltu al enhavo

Tella-Sin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tella-Sin
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22364
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 227  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 0° 12′ O (mapo)42.5438888888890.19722222222222 [+]
Alto 1 384 m [+]
Areo 89,506215 km² ( 895 0.6 215 ha) [+]
Tella-Sin (Provinco Ŭesko)
Tella-Sin (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Tella-Sin
Tella-Sin (Hispanio)
Tella-Sin (Hispanio)
DEC
Situo de Tella-Sin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tella-Sin [+]
vdr

Tella-Sin [teljaSIN] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tella.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Bielsa, okcidente kun Puértolas, sude kun Laspuña kaj oriente kun Plan.

La municipo enhavas la loĝlokojn Tella, Revilla, Lamiana, Arinzué, Cortalaviña, San Marcial, Sin (en la foto de la tabelo), Badaín, Hospital de Tella, Lafortunada, Revilla kaj Salinas de Sin.[1]

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido (Garganta de Escuaín).

La municipo estas alirebla laŭ la ŝoseo A-138. La loĝlokoj estas tipaj domaroj karakteraj de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolmeno de Tella.

La municipo formiĝis dekomence en la 1960-aj jaroj, kiam la ĝistiamaj municipoj Tella kaj Sin-Salinas kuniĝis administracie. Sed la ĉefurbo iĝis definitive Lafortunada, ĉar tiu estis la loko kun plej alta loĝdenso ĉar la Hidroelektra Cuntralo estas tie. Lafortunada en la 1920-aj jaroj, kiam oni ekkonstruis la Hidroelektran Centralon, atingis preskaŭ 1 000 loĝantojn. Jam fine de la jarcento, inter la jaroj 1973 kaj 1980 oni ekkonstruis la ŝoseon el Barbastro al Aínsa kaj al Francio (tra la tunelo de Bielsa-Aragnouet), akompanata de rura senhomigo helpata de la ŝoseo, kaj tiukadre la areo perdis loĝantojn ĝis la aktuala nombro de 228 loĝantoj (INE 2022).[2]

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko estis damaĝita pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio. En 1949 en Lafortunada la tubo kiu liveris akvon al la turbinoj de la centralo estis detruita de la kontraŭfrankistaj gerilanoj en unu de la lastaj gerilaj agoj en la zono. Ĝi estis unu de la unuaj fojoj en kiuj oni uzis plasteksplodaĵon en Hispanio.

Tella estis loĝata ekde prahistoriaj tempoj, kiel atestas tiea dolmeno. Tie estas preĝejo de la 16-a jarcento kaj tri ermitejoj pli aĝaj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejoj kaj naturaj lokoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tella-Sin en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lafortunada en la hispana Vikipedio.