Miami Vice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miami Vice
televida serio
Originala titolo Miami Vice
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro crime television series, police television drama, televida dramserio
Aktoroj Don Johnson • Philip Michael Thomas • Saundra Santiago • Michael Talbott • John Diehl • Olivia Brown • Edward James Olmos
Muziko de Jan Hammer
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 112
Daŭro sen reklamoj 42
Elsendo
Elsendita 16 sep. 1984 – 25 jan. 1990
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr
Dosiero:Miami Vice Blues Glass.jpg
Don Johnson karakterizanta la vestan stilon kiu fariĝis stampo de la serio.
Dosiero:Nbc miami vice 02.jpg
Grupa foto de la rolantaro de Miami Vice (de maldekstre dekstren): (supro) John Diehl, Michael Talbott, Saundra Santiago (mezo) Edward James Olmos, Olivia Brown, Philip Michael Thomas (sube) Don Johnson, prenita dum la dua sezono.
Dosiero:Mv bruce willis.jpg
Edward James Olmos, Bruce Willis (centro) kaj Don Johnson en la epizodo "No Exit" (Neniu Eliro)

Miami Malmoralan Policunuo (angle Miami Vice) estas usona krimdrama serio kiu elsenditas de NBC de 1984 ĝis 1990. La serio estis en la stilo de filmo noir, same kiel la modo kaj muziko. Ĝi gajnis multajn laŭdojn kaj premiojn inkluzive de Premio Emmy, hodiaŭ ĝi estas konsiderata kulta serio. En multaj landoj ĝi estis elsendita fine de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj jaroj.

Paro de detektivoj, James "Sonny" Crockett (Don Johnson) kaj lia partnero Ricardo "Rico" Tubbs (Philip Michael Thomas), luktas kontraŭ krimuloj kaj drogkomercistoj de la subtera mondo de Miamo.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

  • James (Sonny) Crockett (Don Johnson) - inkognita policano, li estis profesia futbalisto ĝis li estis grave vundita kaj devis fini sian karieron en sportoj. Poste li funkciis kiel oficiro kun la rango de leŭtenanto en la Usona Terarmeo, en la rangoj de la 1-a Kavaleria Divizio kaj la Specialaj Trupoj de la Usona Armeo, kaj militservis en la Vjetnama milito. Post lia reveno, li aliĝis al la polico. Li uzas la identecon de drogkomercisto por kapti la krimulojn. Kutime ŝiforas Ferrari-n modelon 365 GTB/4.
  • Ricardo (Rico) Tubbs (Philip Michael Thomas) - iama afro-usonana policisto de Novjorko kiu alvenas en Miamo kiel la provizora partnero de Crockett kaj poste iĝas permanenta. Li serĉas la krimulon, kiu murdis sian fraton.
  • Martin Costillo (Edward James Olmos) - la anstataŭaĵo de Celine Rodriguez post kiam li estis mortigita, li prizorgas la Miaman Policejon kaj estas tiu kiu kontrolas Sonny kaj Rico. En lia pasinteco, li estis agento de la Drug Enforcement Administration en la vjetnama milito por mallonga tempo.

Filmo[redakti | redakti fonton]

En 2006, filmo de la sama nomo estis publikigita surbaze de la serio. Ĉefrolis Colin Farrell kiel Sonny Crockett kaj Jamie Foxx kiel Rico Tubbs.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]