Miklós Schneider
Miklós Schneider | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de decembro 1897 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Érsekújvár |
Morto | la 23-an de junio 1945 en Hungara reĝlando Velem |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | lerneja majstro arkivisto |
Miklós Schneider [miklOŝ ŝnejder], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schneider Miklós estis hungara instruisto, arkivisto. Lia bofrato estis Ambrus Pleidell.
Miklós Schneider[1][2] naskiĝis la 1-an de decembro 1897 en Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 23-an de junio 1945 (laŭ alia informo la mortotago estas la 16-a) en Velem (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Schneider maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Hejmenveninta jam en la ĵus estiĝanta ŝtato Ĉeĥoslovakio li instruis ĝis 1928, poste li translokiĝis al rest-Hungario. Li akiris arkivistan licencon, poste li estis arkivisto en Székesfehérvár, ekde 1937 ĝismorte en Szombathely. Li edziĝis en 1932.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Vörösmarty-család multja (1934)
- Nemes családok története. I. (1937)
- Vas megye kétségtelen nemesei (1940)
- Vas vármegye 1696. évi nemesi összeírása (1943)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q1286188 WikiData
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM104253 hungarlingva datenaro de muzeo