Enikő Győri
Etoso
Enikő Győri | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1968 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla • hispana • itala • franca |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto - internaciaj rilatoj (1994–2000) Universitato Corvinus de Budapeŝto - internaciaj rilatoj (1986–1992) ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto diplomato ekonomikisto ![]() |
Enikő Győri [djOri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Győri Enikő estas hungara diplomato, politikisto, altlerneja instruisto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c6/Oj%C4%81rs_%C4%92riks_Kalni%C5%86%C5%A1_un_Atis_Leji%C5%86%C5%A1_tiekas_ar_Ung%C4%81rijas_Eiropas_lietu_ministri_%288716317401%29.jpg/220px-Oj%C4%81rs_%C4%92riks_Kalni%C5%86%C5%A1_un_Atis_Leji%C5%86%C5%A1_tiekas_ar_Ung%C4%81rijas_Eiropas_lietu_ministri_%288716317401%29.jpg)
Enikő Győri (dekstre)
Enikő Győri[1] naskiĝis la 17-an de julio 1968 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Enikő Győri akiris ekonomikan diplomon en fakultato de internaciaj rilatoj de Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1992, poste ŝi estis politika konsilisto. Inter 1999-2003 ŝi estis ambasadoro en Italio, inter 2004-2009 ŝi instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Intertempe en 2000 ŝi akiris sciencan gradon Ph.D.. Inter 2010-2014 ŝi estis subministro, poste ambasadoro en Hispanio ĝis 2019, pli poste membro de la Eŭropa Parlamento. Ŝi havis edzon kaj naskis 2 filojn. Ŝi ricevis precipe eksterlandajn premiojn inter 2002-2013.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Földközi-tenger lovagjai, avagy A legkisebb szigetország az Unióban. Málta (2004)
- A nemzeti parlamentek és az Európai Unió (2004)
- Ezt főztük (ki) Európának (kunaŭtoro, 2012)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM147913 hungarlingva datenaro de muzeo