Preĝejo Triunuo (Porto)
Preĝejo Triunuo | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo kultura heredo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | José Luís Nogueira Júnior vd | ||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória | ||
Adreso | Rua Alferes Malheiro; Praça da Trindade; Rua Heróis de Mártires de Angola | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 9′ 4″ N, 8° 36′ 37″ U (mapo)41.15109-8.610341Koordinatoj: 41° 9′ 4″ N, 8° 36′ 37″ U (mapo) [+] | ||
| |||
La Preĝejo Triunuo (Igreja da Trindade) estas preĝejo de la urbo Porto, Portugalio, en la Praça da Trindade, ĝuste malantaŭ la konstruaĵo de la Urbodomo de Porto.
Ĝi estis konstruita dum la tuta 19-a jarcento, laŭ projekto de la arkitekto Carlos Amarante (kies restaĵoj estis entombigitaj en la preĝejo). La preĝejo malfermiĝis al kulto la 5an de Junio 1841. Oni legendas, ke tie okazis vizio de la Sankta Triunuo, kaj anĝeloj kantantaj Tantum Ergo Sacramentum, al la viziulino kaj taŭmaturgino Guilhermina, kiu same havis viziojn de Nia Sinjorino (en Vergada, Argoncilhe).
En la ĉefa kapelo elstaras grandformata panelo de la pentristo José de Brito, reprezentanta la Bapton de Kristo.[1] La fasado el granito estas novklasika duetaĝa, kun centra sonorilturo pintigita per piramida pinaklo kaj super turhorloĝo, kaj flankigita de du statuoj de sanktuloj.
En la placo antaŭ la preĝejo estas ankaŭ granita fontano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Igreja e Hospital da Ordem Terceira da Santíssima Trindade Alirita la 22an de januaro 2024.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Igreja da Trindade (Porto) en la portugala Vikipedio.