Preĝejo Triunuo (Porto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Triunuo
kristana preĝejokultura heredo
Bazaj datoj
Arkitekto José Luís Nogueira Júnior vd
Lando Portugalio vd
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Adreso Rua Alferes Malheiro; Praça da Trindade; Rua Heróis de Mártires de Angola
Situo
Geografia situo 41° 9′ 4″ N, 8° 36′ 37″ U (mapo)41.15109-8.610341Koordinatoj: 41° 9′ 4″ N, 8° 36′ 37″ U (mapo) [+]
Preĝejo Triunuo (Porto)
Preĝejo Triunuo (Porto)
DEC
Preĝejo Triunuo
Preĝejo Triunuo
Situo de Preĝejo Triunuo
Map
Preĝejo Triunuo
vdr

La Preĝejo Triunuo (Igreja da Trindade) estas preĝejo de la urbo Porto, Portugalio, en la Praça da Trindade, ĝuste malantaŭ la konstruaĵo de la Urbodomo de Porto.

Ĝi estis konstruita dum la tuta 19-a jarcento, laŭ projekto de la arkitekto Carlos Amarante (kies restaĵoj estis entombigitaj en la preĝejo). La preĝejo malfermiĝis al kulto la 5an de Junio 1841. Oni legendas, ke tie okazis vizio de la Sankta Triunuo, kaj anĝeloj kantantaj Tantum Ergo Sacramentum, al la viziulino kaj taŭmaturgino Guilhermina, kiu same havis viziojn de Nia Sinjorino (en Vergada, Argoncilhe).

En la ĉefa kapelo elstaras grandformata panelo de la pentristo José de Brito, reprezentanta la Bapton de Kristo.[1] La fasado el granito estas novklasika duetaĝa, kun centra sonorilturo pintigita per piramida pinaklo kaj super turhorloĝo, kaj flankigita de du statuoj de sanktuloj.

En la placo antaŭ la preĝejo estas ankaŭ granita fontano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]