László Pongrácz (oficiro)
László Pongrácz (oficiro) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de decembro 1824 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Felsőtúr |
Morto | la 17-an de januaro 1890 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | soldato |
László Pongrácz [lAslO pongrAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pongrácz László estis hungara oficiro. Lia familia nomvarianto estis Pongrác, liaj nobelaj antaŭnomoj estis szentmiklósi kaj óvári [sentmiklOŝi].
László Pongrácz[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1824 en Felsőtúr (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Horné Turovce en Slovakio), li mortis la 17-an de januaro 1890 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Pongrácz frekventis gimnazion kaj studis filozofion en Pest (urbo), Komárom kaj Győr, poste en 1840 li aliĝis al la aŭstra armeo (tiam ne ekzistis hungara armeo), post 6 jaroj al la reĝaj korpogardistoj, en 1848 al la ĵus fondita hungara armeo. Li batalis precipe sub Artúr Görgey ĝis la kapitulaco, poste li rifuĝis al Prusio. Pro amnestio en 1867 li hejmenvenis kaj denove estis oficiro ĝis la emeritiĝo en 1882. Li edziĝis en 1854.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- biografio hungare kun foto (legebla pli malsuprre)
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare (legebla en la 4-a punkto)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM115011 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://pongractelep.hu/2019/02/03/pongracz-ut-vagy-pongrac-ut/