Todos os nomes
Todos os nomes | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | José Saramago |
Lingvoj | |
Lingvo | portugala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1997 |
Eldonejo | Caminho |
Ĝenro | romano |
Loko de rakonto | Portugalio |
Todos os nomes (Ĉiuj nomoj) estas romano eldonita en 1997 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj inter tiuj lastaj kune kun Ensaio sobre a cegueira kaj A caverna.
Intrigo[redakti | redakti fonton]
Tiu romano rakontas la historion de Sinjoro José, malaltkategoria oficisto de registra oficejo. La vivo de Sro. José estas monotona kaj neelstara, sed tiu rolulo havas kuriozan ŝatokupon: kolekti ĉion kion oni publikigas en la gazetaro pri famaj gravuloj aŭ konatuloj.
La vivo de Sro. José pluas senŝanĝe, kiel ĉiam, ĝis iam havante la slipon de registro de nekonata virino mane, venas al li demando: kial esplori la vivon de famuloj kiel episkopoj kaj futbalistoj, kaj ne ankaŭ la vivon de anonimulo? kaj tiam Sro. José senlace baraktas por trovi la nekonatan virinon, uzante rimedojn ĝis nun neimageblajn. Tial, la monotona vivo de la banala Sro. José ekhavas pli buntajn kolorojn kaj li malkovras, ke la vivo de nekonatulo povas esti pli interesa ol la simpla legado de datumoj de civila registro.