Saltu al enhavo

Özdemir Asaf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Özdemir Asaf
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1923 (1923-06-11)
en Ankaro
Morto 28-an de januaro 1981 (1981-01-28) (57-jaraĝa)
en Istanbulo
Tombo Aşiyan Asri Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj turka vd
Ŝtataneco Turkio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Istanbul University Faculty of Law (en) Traduki
Kabataş Boys High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Yıldız Moran (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Özdemir ASAF (la 11-an de junio 1923, en Ankaro – la 28-an de januaro 1981, en Istanbulo) estis unu el la eminentaj turkaj poetoj dum la frua respublikana periodo [1].

Asaf naskiĝis en la familio de Mehmet Asaf Bey kaj Hamidiye Khanum. La patro de Ozdemir mortis kiam li estis 7-jara. Post la morto de lia patro, Ozdemir kaj lia patrino translokiĝis al Istanbulo. En 1930, la estonta poeto eniris la Galatasaray Lyceum, kaj en 1941, la Kabatas Lyceum, ĉe kiu li diplomiĝis jaron poste [2]. Tiam li eniris la fakultaton de juro en Istanbula Universitato, kaj tri jarojn poste li translokiĝis al la fakultato de ekonomiko.

En 1946, li forlasis la lernejon por labori kiel asekuristo kaj geedziĝis kun Sabahat Selma Tezakin kun kiu li havis filinon, Seda Arun.

En 1948 li militservis. En 1951 li malfermis la eldonejon "Sanat (Arta) Presejo", kaj en 1955 - "Roundtable Press" [1].

En 1963, li geedziĝis kun fotisto Yildiz Moran, ili havis tri infanojn - Gün, Olgun kaj Etkin.

En 1966, invitite de la Asocio de Verkistoj de la Jugoslavia Respubliko de Makedonio, li partoprenis en poezia kongreso okazinta en Jugoslavio [1].

Ekde decembro 1980, li estis kuracita pri pulmomalsano. Li mortis la 28-an de januaro 1981 en Istanbulo pro cerba tumoro. Li estis entombigita en la Ashiyan-tombejo.

Asaf verkis kaj tradukis poezion. Li laboris kiel tradukisto en la gazetoj "Zaman" kaj "Tanin" [3]. En 1939, li publikigis sian unuan poemon en la revuo "Servet-i Fünun - Uyanış". En 1955 li publikigis la unuan poemaron "Dünya Gözüme Kaçtı". Liaj verkoj estas plenaj de satiro kaj ironio. Kun la tempo, li komencis malpliigi la nombron da linioj en siaj poemoj, kaj ankaŭ pli ofte uzi vortludon.

Laŭ la rememoroj de la filino de Ozdemir Asaf Seda Arun, ilia domo estis ofte vizitita fare de poetoj kiel ekzemple Fazıl Hüsnü Dağlarca, Sait Faik Abasyyanik, Peyami Safa kaj Bedri Rahmi Eyuboglu [4].

  • (8) Mehmet Ali Aybar (2014). Kıvanç Koçak (Ed.). Türkiye İşçi Partisi Tarihi. İletişim Yayınları. s. 84-87.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]