Carl Friedrich Peters
Carl Friedrich Peters | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de marto 1779 en Leipzig | |
Morto | 20-an de novembro 1827 (48-jaraĝa) | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | librovendisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Carl Friedrich PETERS (naskiĝinta la 30-an de marto 1779 en Lepsiko, mortinta la 20-an de novembro 1827 sur Kastelo Sonnenstein apud Pirna) estis germana librovendisto kaj fakeldonisto pri muzikaj aferoj. De 1814 li posedis eldonejon en Lepsiko kiu ĝis hodiaŭ nomiĝas lau li. Post la morto de Peters ekposedis lia neplenaĝa filino Anna. Ties kuratoro vendis la tuton en 1828 al Carl Gotthelf Böhme.
Estis fondintaj en 1800 la komponisto Franz Anton Hoffmeister kaj la orgenisto Ambrosius Kühnel la fakinstituton "Bureau de Musique" kiun posedis inter 1880 kaj 1894 Max Abraham (kompaniano), poste ties nevo Henri Hinrichsen.
La plej malnova eldonejo enhavis kolektojn de aĵoj de i.a. Johann Sebastian Bach, Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Rodolphe Kreutzer, Louis Spohr. Mondfama fariĝis la tuto danke al la kolekto "Edition Peters" ekita en 1867 kun verkoj de komponistoj klasikaj kaj romantikismaj en origina versio kaj en aranĝoj; krome kun ekzercoj por ĉiuj instrumentoj kaj kantistoj.
En 1906 ekzistis ĉ. 3000 numeroj, inter kiuj 200 partituroj kaj 250 porpianaj eltiraĵoj. En 1894 estis fondita fare de la firmaestroj la fondaĵo "Musikbibliothek Peters" kun senkosta aliro por ĉiuj. De 1895 estis surmerkatigita la muzikhistorie altvalora jarlibro "Jahrbuch der Musikbibliothek Peters" (en 1906 sub la redaktisteco de R. Schwartz).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- "Peters" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 15. Leipzig 1908, p. 655-656