Saltu al enhavo

Franz Anton Hoffmeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Anton Hoffmeister
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1754 (1754-05-12)
en Rottenburg am Neckar
Morto 9-an de februaro 1812 (1812-02-09) (57-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto
muzikredaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LeipzigVienoLinz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hoffmeister (1784)

Franz Anton HOFFMEISTER (baptita la 27-an de oktobro 1754 en Rottenburg am Neckar, mortinta la 9-an de februaro 1812 en Vieno) estis germana komponisto kaj muzika fakeldonisto.

Studis li en Vieno jursciencojn kaj muzikon fondonte samurbe fakmagazenon pri muziko. Samtempe li aktivis kiel kapelestro kirka ĝis 1798, kiam li ekiris al granda studvojaĝo.

Fine de 1800 li fondis en Lepsiko kun Ambrosius Kühnel la vendejon-eldonejon "Bureau de Musique" kiun post kvar jaroj Kühnel sole moderigis[1] kaj finfine transprenis Carl Friedrich Peters. De 1805 Hoffmeister denove loĝis en Vieno.

Li estis ege fruktodona kaj ŝatata komponisto kvankam nuntempe estas forgesitaj kvazaŭ ĉiuj verkoj de li: ne malpli ol naŭ operoj (inter kiuj la sukcesega Telemach, Prinz von Ithaka), sinfonioj, sonatoj, flutaj koncertoj, kvartetoj, trioj ktp. Nur kelkaj kantoj de li ankoraŭ praktikatas.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • "Hoffmeister" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 427

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudolf Schmidt: "Peters, C.F." - ĉe: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker, volumo 4. Berlin/Eberswalde 1907, p. 766-767