Saltu al enhavo

Kelta Muzeo (Hallein)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keltenmuseum Hallein an der Salzach

Kelta Muzeo (germane: Keltenmuseum Hallein) troviĝas rekte ĉe la bordo de Salzach en Hallein, Aŭstrujo. Ĝi ekde 2012 estas parto de Salcburg-muzeo prezentante gravan kolekton de kelta arto kaj dokumentadon pri elfosadoj de sur la apuda monto Dürrnberg kaj historia ekspluatado de salo. Filio de ĝi estas, ankaŭ en Hallein najbare al la paroĥa preĝejo, muzeeto pri Stille Nacht, kie iam loĝis ties komponisto Franz Xaver Gruber; sume plenigatas 3000 m² da elmontrada areo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sub la regado de princ-arkiepiskopo Guidobaldo Thun oni starigis en 1654 sur la placo Pflegerplatz modernan komplekson por salaj pritaktado kaj komercado. Dum intertempaj restadoj en Hallein, la princepiskopaj moŝtoj aŭ iliaj reprezentanoj loĝis en belegaj ĉambroj en supra etaĝo de administradejo. Tri ĉambrojn ornamas tolaj vandtapiŝoj kun 73 scenoj el la salekspluata ĉiutagaro, kun rokokaj elementoj. Faris la bildojn Benedikt Werkstätter en 1757.

Jam en 1882 fondiĝis urba muzeo en Hallein, kiu situis komence je Burĝa Hospitalo, de 1938 en la urbodomo kaj de 1952 en domo de rempara pordego. En 1970, post alinomo je Kelta Muzeo, okazis transloko en la iaman salkomercadan buroon. Memkompreneble necesis taŭgigi la ejon por kio aljuĝis la lando Salcburgio al la responsa arkiektoj de HALLE 1 premion en 2004.[1]

Specialaj eksponitaĵoj[redakti | redakti fonton]

la famega beka poto el la 5-a jarcento a.K. Dürrnberger Schnabelkanne
bronza cerva figuro el Saalfelden

Enmuzee konserviĝas ĉiuj trovitaĵoj de sur Dürrnberg. Vera juvelo taksatas kompleta tomba ekipaĵo de tribestro el la 5-a jarcento a.K. kiun oni entombigis en ligna ĉambreto: li kuŝas sur durada batalĉareto. Trovoloko estis supra ebenaĵo de Moserstein en 1959. Famega iĝis ankaŭ beka poto de Dürrnberg. En la dua etaĝo gravas, krom salcburgiaj historiaĵoj, ankaŭ la salonoj kun bildoj de Werkstätter el la 1757-jaro kiuj iĝis dokumentiloj pri tiutempa sala ekspluatado[2] La fortimpresaj ĉambroj gastigis laŭbezono vizitantajn princ-ĉefepiskopojn.

Memkompreneble ĝueblas ĉiam novaj nedaŭraj ekspozicioj (normale en la supra etaĝo).

Muzeestroj kaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985–2009 Kurt Zeller
  • 2010–2011 Stefan Moser
  • de 2012 Florian Knopp

Inter 1985 kaj 2012 respondecas por la muzea laboro organizaĵo sidanta enmuzee kiu nomiĝis Osterreichisches Forschungszentrum Dürrnberg. Financintoj estas federaĉiŝtataj, landaj, urbaj kaj salinejaj (Salinen Austria). De tiam respondas anoj de Dürrnbergforschung. Ĝia tasko estas la flegado de la elfosadejoj kaj engaĝiĝo en tujaj urĝaj elfosadetoj. Rilate al la urba historio mem oni pli kaj pli petas la urbanojn ke ili mem kontribuu per bildoj, rakontoj, sondokumentoj, ideoj. De 2006 muzea amikaro renkontiĝas ene de la societo Celtic Heritage – Freunde des Keltenmuseums Hallein.

Specialaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1980: Die Kelten in Mitteleuropa (granda salcburgia landa elmontrado)
  • 2005: Kelten am Dürrnberg (objektoj de la skulptista skolo de Hallein)
  • 2006: NS-Euthanasie im Land Salzburg (eŭtanazio de la nazioj)
  • 2010: Gefundene Kelten – erfundene Kelten (pri vivintaj kaj fikciaj keltoj)
  • 2013: Kartenspiele und Spielkarten aus Salzburg (pri ludkartoj)
  • 2014: Wirklich wichtig – Archäologische Highlights erzählen ihre Geschichte (arkeologiaj pint-furoroj)
  • 2018: Die Himmelsscheibe von Nebra – Aus der Tiefe geboren (pri la ĉieldisko de Nebra)

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1994: Österreichischer Bauherrenpreis 1994
  • 2005: Österreichischer Museumspreis (Förderpreis)
  • 2012: Österreichisches Museumsgütesiegel

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Hallein, Keltenmuseum, Pfleger-Platz Nr. 5", ĉe: Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986, p. 146.
  • Adolf Haslinger, Peter Mittermayr (eld.): Salzburger Kulturlexikon. Residenz Verlag, Salzburg kaj Wien 1987, ISBN 3-7017-0503-8.
  • Georg Clam Martinic: Burgen und Schlösser in Österreich, Landesverlag im Veritas Verlag, Linz 1991, ISBN 3-85214-559-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Salzburger Landesarchitekturpreis – Preisträgerinnen und Preisträger seit 1975"
  2. Tial ege senchavas kombini muzean viziton kun iro al la enmonta gapminejo Salzwelten Dürrnberg. Por tio ekzistas diversaj interesaj biletaj ofertoj por ambaŭ aferoj.
47.683423813.0935099