Saltu al enhavo

Manuel Ferrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Ferrand
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1925 (1925-07-14)
en Sevilo
Morto 31-an de aŭgusto 1985 (1985-08-31) (60-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Sevilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
pentristo
artokritikisto
universitata instruisto
ilustristo
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel FERRAND Bonilla (Sevilo, 14a de julio 1925 - Samloke, 31a de aŭgusto 1985) estis hispana verkisto, ĵurnalisto kaj desegnisto, ricevinto de la Premio Elisenda de Moncada en 1966 kaj de la Premio Planeta en 1968.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li gradiĝis en Filozofio kaj Beletroj ĉe la Universitato de Sevilo, kaj estante 25-jaraĝa eklaboris kiel helpoprofesoro pri Historio de Arto en tiu universitato, kaj el 1973 li iĝis profesoro de Historio de la Skulptarto kaj Pentrarto en la Fakultato de Belartoj, postenon kiun li kombinis kun ĵurnalismo, kiel responsulo de la literatura fako de la ĵurnalo ABC de Sevilo. En tiu ĵurnalo li estis kritikisto de arto kaj televido.

En la 1960-aj jaroj li kunlaboris en la revuoj Dígame, Novedades kaj, inter 1960 kaj 1976, en La Codorniz.

En 1967 li ekkarieris kiel romanisto per El otro bando, kiu ricevis la premion Elisenda de Montcada, kunvokita de la revuo Garbo kaj atribuita de nur virina ĵurio. Samjare kaj per la sama verko li ricevis la Premion Platero de la Ateneo de Sevilo. Fine de la 1960-aj kaj komencoj de la 1970-aj jaroj li ege faris gravan kulturan agadon kiel organizanto de prelegoj, prezidanto de la fako de Literaturo de la sevila Ateneo Hispalense kaj membro de la ĵurio de la Premio de romano Ateneo de Sevilla.

Kiel verkisto, li formis parton de la movado de rakontistoj de andaluza temaro konata kiel «narraluces» (el narradores andaluces), kun Alfonso Grosso, José Manuel Caballero Bonald kaj Julio Manuel de la Rosa, inter aliaj. En 1968 li ricevis la Premion Planeta pro Con la noche a cuestas, en kiu li portretas la ŝanĝojn de la sevila socio fine de la 1960-aj jaroj, tra ĉiutagaĵoj kaj noktaj dialogoj de popularaj roluloj. La intrigo enhavas du realajn okazaĵojn, nome ŝtelo ĉe la aŭtoro kaj kolapso en konstruata konstruaĵo en la kvartalo Remedios.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Carta abierta a un españolito que viene al mundo (1974)[1]
  • Calles de Sevilla (1976)
  • La naturaleza en Sevilla (1977)
  • Gastronomía sevillana (1985)
  • Las campanas perdidas (1987)
  • Jardines de Sevilla (Postmorte, 1997)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • El otro bando (1967)
  • Con la noche a cuestas (Premio Planeta de romano 1968) (1968)
  • La sotana colgada (1970)
  • Fábulas sin remedio (1972)
  • Quebranto y ventura del caballero Gaiferos (1973)
  • La forastera (1974)
  • Los farsantes (1975)
  • El negocio del siglo (1977)
  • Los iluminados (1982)

Porinfana[redakti | redakti fonton]

  • El hombre que conoce las plantas (1983)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Memoria y fábula de Manuel Ferrand, de José Luis Rodríguez del Corral (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]