Saltu al enhavo

Fernando Quiñones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Quiñones
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1930 (1930-03-02)
en Chiclana de la Frontera
Morto 17-an de novembro 1998 (1998-11-17) (68-jaraĝa)
en Kadizo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernando QUIÑONES Chozas [kiNJOnes ĈOzas] (Chiclana de la Frontera, Provinco Kadizo, 2a de marto 1930 - Kadizo, 17a de novembro 1998) estis hispana verkisto kiu kultivis diversajn literaturajn ĝenrojn, inter kiuj novelo, romano, poezio kaj teatro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Estante 15-jaraĝa, li eklaboris ĉe la haveno. En decembro 1948 li ekkarieris literature per la kreado de la revuo El Parnaso, kiun li verkis ĝis februaro 1950, al kiu sekvos Platero, publikigita ĝis 1954. Li eklaboris por gazetaro, kion li neniam abandonis. Li kolektos serion de artikoloj post kelkaj jaroj en du volumoj, nome Fotos de carne kaj Por la América morena, kiu enhavas po kvin dek tekstojn.

Post militservo, li foriras al Madrido, kie li eklaboras por Reader's Digest en oktobro 1953. En 1957 li ekvojaĝis tra la tuta mondo: Francio, Portugalio, Italio, Maroko, inter aliaj. Samjare li publikigis sian unuan libron de poezio, nome Ascanio o Libro de las flores kaj poste Cercanía de la gracia pro kiu li ricevis "accésit" de la Premio Adonais de poezio en 1956.

Li edziĝis en Milano en 1959 al Nadia Consolani. Samjare naskiĝis ilia filino Mariela. Unu jaron poste li ricevis la Literaturan Premion de la ĵurnalo La Nación de Bonaero pro Siete historias de toros y de hombres.

En 1971 Fernando decidis dediĉi sin komplete al literaturo kaj forlasas sian laboron en Reader's Digest. Ekde iam li loĝis inter Madrido kaj sia amata Kadizo. En 1973 li veturis kun sia amiko Félix Grande al Hispanameriko kiel ambasadoro de flamenko: Puerto Rico, Peruo, Argentino, Nikaragvo kaj Ĉilio. En 1987 li vojaĝis kun José Agustín Goytisolo al Maroko; kun Antonio Hernández al Jemeno. En Kubo li ricevis la Premion Casa de las Américas.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li dediĉis plurajn verkojn amplekse al flamenko, inter kiuj elstaras De Cádiz y sus cantes, kiu ricevis la Premion de Investigación de la Semana de Estudios Flamencos en 1964; El flamenco vida y muerte (1971); Toros y arte flamenco (1982); Los poemas flamencos y un relato de lo mismo (1983); El flamenco (1985); ¿Qué es el flamenco? (1992); Antonio Mairena. Su obra, su significado (1989). En Televisión Española li laboris por la unua fojo en 1965; en La 2, dum kvar jaroj. Li aliĝis denove per sia programo de flamenko en 1977.

Al Premio Leopoldo Panero de poezio en 1963 kiun li ricevis pro sia libro En vida, sekvis libroj de rakontoj: La guerra, el mar y otros excesos, Historias de la Argentina, Sexteto de amor ibérico; li verkis serion de kronikoj: Crónicas de mar y tierra (1968), Crónicas de Al-Andalus (1970), Crónicas americanas (1973), Crónicas del cuarenta (1976), kaj en 1979 li estis finalista de la Premio Planeta pro Las mil noches de Hortensia Romero. Li verkis ankaŭ teatron: Carmen, Andalucía en pie, El grito, Si yo les contara. En 1983 ki iĝis denove finalista de la premio Planeta pro La canción del pirata. Per Las crónicas de Hispania li venkis en la Premio Internacional de Poesía Ciudad de Melilla de 1984; en Tiflos, en 1988, per Las crónicas de Castilla. En 1990 li ricevis la Premion de romano Café Gijón pro Encierro y fuga de San Juan de Aquitania; Vueltas sin fecha atingis la Premion de Novela Breve Juan March en 1994; Casa puesta en placeres havigis al li la premion Esteban Manuel de Villegas samjare. En 1998, tuj antaŭ sia morto, li ricevis la premion de poezio Jaime Gil de Biedma pro Las crónicas de Rosemont kaj la Universitato de Kadizo nomumis lin Doktoro "Honoris causa".[1]

Promenejo Fernando Quiñones (Cádiz). Ĉe la Atlantiko kaj la kastelo Sankta Sebastiano.

Krom la libroj jam menciitaj, li verkis poezion en Ben Jaqan, Las crónicas americanas, Memorándum, Las crónicas inglesas, Muro de las hetairas o Libro de afición tanta o libro de las putas, Las crónicas del Yemen, Las crónicas yugoslavas, Los poemas de Córdoba, Casa puesta en placeres o Últimos pliegos de la carta a Cori con otros poemas eróticos; novelarojn: El viejo país, Nos han dejado solos, Viento sur, Legionaria, El coro a dos voces; romanojn: El amor de Soledad Acosta, Vueltas sin fecha, La visita, Los ojos del tiempo, Culpable o El ala de la sombra; eseojn: Óscar Estruga, escultor.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]