Saltu al enhavo

János Beér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Beér
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1905 (1905-02-17)
en Teŝino
Morto 22-an de februaro 1966 (1966-02-22) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 33/4-1-15 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1927) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo jurosciencisto
lektoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Beér [jAnoŝ bEr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Beér János estis hungara advokato, altlerneja instruisto.

János Beér[1] naskiĝis la  17-an de februaro 1905(nun 1905-02-17) en Teŝino (Silezio), li mortis la 22-an de februaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Beér maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1923, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1927. Post la diplomo li estis advokato ĝis 1936, dum en 1931 li akiris advokatan-juĝistan licencon. Inter 1936-1942 li havis advokatan kontoron, dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, sed en 1944 li rifuĝis, poste li kaŝiĝis. En 1945 li aliĝis al la komunistoj kaj li ricevis ĉefurbajn aŭ ŝtatajn postenojn. Li ankaŭ instruis en la universitato (1946–1948), poste en instruaj rangoj docento (1948–1952) kaj profesoro (1952–1966), ankaŭ katedrestro kaj fakultatestro (1952–1953). Intertempe li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis en 1966 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis tre aktiva en leĝoproduktoj pri la socialismema konstitucio. Li edziĝis dufoje kaj li ricevis premiojn inter 1945-1964.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Magyar Kommunista Párt közigazgatási politikája. (1945)
  • A Magyar Népköztársaság alkotmánya. Az 1949. XX. törvény magyarázata. (kunkompilisto, 1949, 2-a eldono: 1951)
  • A Szovjetunió és a népi demokráciák alkotmányjoga. 2. (studenta lernolibro, 1952)
  • A Magyar Népköztársaság alkotmánya. (kunaŭtoro, 1959)
  • A helyi tanácsok kialakulása és fejlődése Magyarországon. 1945–1960. 1–2. (disertaĵo, 1962)
  • A tanácsi munka szervezése és vezetése. 1–2. (kunaŭtoro, 1963–1965; 2-a eldono: 1967–1968)
  • Szocialista államépítés. Művei bibliográfiájával. (kompilaĵo, 1968)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]