Endre Bodor
Endre Bodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1921 en Pápa |
Morto | 4-an de marto 2011 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ![]() |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto ![]() |
Endre Bodor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bodor Endre estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.
Endre Bodor[1] naskiĝis la 26-an de septembro 1921 en Pápa, li mortis la 4-an de marto 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Bodor akiris kemian diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1943. Post la diplomo li estis asistanto 2 jarojn en la universitato, inter 1945–1954 lektoro. Li instruis en Kemia Universitato (Veszprém) kiel katedrestro kaj lektoro (1954–1956), poste docento (1956–1963), fine profesoro ĝis 1981. Intertempe li doktoriĝis en la universitato (1949) kaj kandidatiĝis en 1957 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estis la solidfazaj reagoj, analiza kemio kaj kemio de boro. Lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1947–1953. Li ricevis premiojn inter 1985-2004.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az alumíniumoxid-piroszulfát reakció. (disertaĵo, 1949)
- Táblázatok a mennyiségi kémiai elemzési feladatokhoz. (studenta lernolibro, 1952)
- Germánium [IV] oldatok polarográfiás vizsgálata. (ankaŭ disertaĵo, 1957)
- Az elemek jellemző kémiai adata: az atom vegyértékhéjának átlagos energiaszintje. (1966)
- Szervetlen kémia. (studenta lernolibro, 1968, 5-a eldono: 1996, en 3 volumoj: 2000–2003 kaj 2006)