László Gáspárdy
László Gáspárdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1937 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de marto 2006 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged ![]() |
Okupo | |
Okupo | akuzisto universitata instruisto ![]() |
László Gáspárdy [lAslO gAŝpArdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gáspárdy László estis hungara prokuroro, altlerneja instruisto.
László Gáspárdy[1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1937 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de marto 2006 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Gáspárdy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1956, poste li studis lernojaron en Universitato de Pécs, fine li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1960, post 2 jaroj juĝistan-prokuroran licencon. Post la diplomo li estis prokuroro en la ĉefurbo, poste inter 1982–1985 li estis docento, poste profesoro ĝis 2003, ankaŭ katedrestro ekde 1982 en Pezindustria Universitato. Pli frue jam ekde 1974 li ankaŭ instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto, baldaŭ inter 1997–2006 li estis katedrestro en Katolika Universitato Péter Pázmány. Intertempe li kandidatiĝis en 1969, li doktoriĝis en 1984 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 2005. Li edziĝis en 1960, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1961–1970, krome li ricevis premiojn en 1995 kaj 2005.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Mentesítés a fegyelmi büntetés hátrányos jogkövetkezményei alól. (1961)
- A tilos szerződések. (disertaĵo, 1968)
- Gazdasági vezetők jogi kézikönyve. (manlibro, kunaŭtoro, 1973)
- Jogi ismeretek. (studenta lernolibro, 1977, 2-a eldono: 1980)
- A polgári per idődimenziója. (monografio kaj disertaĵo, 1989)
- Perjogi kislexikon. Posztgraduális tansegédlet. (redaktoro, 1995)
- Új értelmezési problémák a közigazgatási perjogban. (2006)