János P. Bak
János P. Bak | |
---|---|
Persona informo | |
János P. Bak [jAnoŝ pE], laŭ la hungarlingve kutima nomordo P. Bak János, estis hungara pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis pázmándhegyi [pAzmAndhedji]. La distinga majusklo P estas mallongigo de Pázmándi.
János P. Bak[1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1913 en Pázmándfalu, li mortis la 23-an de novembro 1981 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János P. Bak studis en 1929 en Reĝa Desegnista Edukejo de Ferenc Helbing kaj Jenő Haranghy, poste li akiris pentristan diplomon en Reĝa Pentrista Majstrolernejo en 1937. Liaj majstroj estis Oszkár Glatz kaj Gyula Rudnay, al ĉi-lasta li estis asistanto en la lastaj 2 jaroj. Inter 1937-1945 li plurfoje estis soldato. En 1946 en Baja li partoprenis en establo de artista kolonio, poste li ankaŭ instruis. En 1953 li kaj lia familio estis translokigitaj al Szolnok, kie li estis zorganto de Artistkolonio (Szolnok). Ekde 1958 li vivis en Budapeŝto.
Li pentris precipe aĵpentraĵojn, portretojn, ĝenropentraĵojn kaj pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter 1937-1959.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Győri utca, 1938
- Modell, 1941
- Lehel vezér Augsburg előtt, 1957
- Téli parasztudvar
- Csendélet
- Tiszai táj
- Szoptató anya
Elektitaj ekspozicoj solaj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto, 1955, 1962, 1978
- Milano kaj Florenco, 1965
- Tokio, 1974
- Pécs, 1980
- Győr (memorekspozicio) 1985
Elektitaj ekspozicoj grupaj
[redakti | redakti fonton]- Győr, 1932
- Budapeŝto, 1945, 1946, 1966
- Szolnok, 1966