Kazerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazerno, aŭ soldatejo, estas konstanta loĝejo de soldatoj aŭ anoj de armeece organizita polico, iulande ankaŭ de fajrobrigado.

La vorto origine devenas de la latina vorto castrum (= armea tendaro). Ĝi eble trairis la araban lingvon, en kiu ĝi iĝis qasr (قصر), kaj tra eŭropaj lingvoj venis al Esperanto. Kazernoj kutime estas en urboj kaj tiel ankaŭ gardas (protektas aŭ regas) ilin; tiaj urboj nomiĝas garnizonejoj.

Kazernoj certigas ekster-deĵoran disponeblecon de soldatoj kaj reduktas la tempon por kunvoki ilin en okazo de bezono. Kutime ili ampleksas ne nur loĝejojn (dormejojn), sed ankaŭ administrejojn, eble ankaŭ instalaĵojn por medicina zorgo pri la soldatoj.

Neuf-Brisach - La longaj konstruaĵoj laŭlonge de la fortikaĵa muro estis la kazernoj.

La "inventaĵo" de kazerno okazis en la 17-a jarcento - antaŭe la soldatoj estis loĝigitaj en la domoj de la civitanoj. Ĝi estis grava inventaĵo, ĉar ĝi reduktis la kverelojn pro kantonmento inter civitanoj kaj soldatoj kaj igis la soldatojn ĉiam disponeblaj. La fama fortikaĵo-arkitekto Vauban (1633-1707) estis la unua, kiu en siaj milit-urboj planis kazernojn grandstile - komparu detale la planojn de (ekzemple) Neuf-Brisach, kiu estis perfektigita por la celoj de milita bazo.

Laŭ Francisko Azorín kazerno estas Konstruaĵo por loĝi soldatojn.[1] Li indikas etimologion el la latina casa (domaĉo).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 109.
  2. Azorín, samloke.