Neuf-Brisach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neuf-Brisach
Neuf-Brisach, elaviadila foto
Neuf-Brisach, elaviadila foto
Neuf-Brisach, elaviadila foto
komunumo en Franciofortikaĵo • planurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Francio
Regiono Grand Est, historie Alzaco
Departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco)
Arondismento Colmar-Ribeauvillé
Kantono Ensisheim
Komunumaro Pays de Brisach
INSEE kodo 68231 [+]
Poŝtkodo 68600
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Richard Alvarez (2014-2020)
Demografio
Loĝantaro 1 947
Loĝdenso 1 464 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 1′ N, 7° 32′ O (mapo)48.0180555555567.5283333333333Koordinatoj: 48° 1′ N, 7° 32′ O (mapo) [+]
Alto 213 - 231 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1,33 kvadrata kilometroŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Neuf-Brisach (Haut-Rhin)
Neuf-Brisach (Haut-Rhin)
DEC
Neuf-Brisach
Neuf-Brisach
Situo de la komunumo en Haut-Rhin
Neuf-Brisach (Francio)
Neuf-Brisach (Francio)
DEC
Neuf-Brisach
Neuf-Brisach
Situo de la komunumo en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neuf-Brisach [+]
vdr

Neuf-Brisach (germane Neubreisach, alzace Nei-Brisach) estas franca komunumo en la kantono Ensisheim en la departemento Haut-Rhin, en la regiono Alzaco. Sur areo de 1,33 kvadrata kilometro vivas 1 947 loĝantoj (stato: 2021).

Neuf-Brisach estas membro en la komunuma asocio Communauté de communes du Pays de Brisach, kies sidejo estas en la najbara Volgelsheim.

Komence de la 18a jarcento la franca militstrategiisto kaj arkitekto Vauban kune kun la inĝeniera oficiro Jacques Tarade planis kaj konstruis la urbon en okangula formo. En la mezo de la ŝakbretforma stratoreto estis la soldata ekzercejo, kiun oni hodiaŭ uzas kiel urban foirejon. Tiu plano estis la ideala formo de fortresa urbo. En la urbo estis kazernoj por soldatoj kaj oficiroj, provizejoj, preĝejo, domoj por nearmeaj loĝantoj de la diversaj sociaj ordoj. Impona milita instalaĵo el muroj, fosoj kaj pordegoj ĉirkaŭas la urbon.

Ĉar oni konstruis la urbon en ebenaĵo, eblis realigi la idealformon de fortreso. La urbo reprezentis la militan arkitekturon de la baroko, kiam laŭ la volo de Ludoviko la 14a konstruiĝis multaj fortikigitaj urboj ĉe la francaj limoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Neuf-Brisach situas en la rejna ebenaĵo, ĉirkaŭ tri kilometrojn okcidente de la Preter-rejna kanalo kaj de la Rejno, kiu ĉi-tie estas la limo inter Francujo kaj Germanujo, vid-al-vide de la urbo Breisach en Baden-Virtembergo. La distanco al la okcidente situanta urbo Colmar estas ĉirkaŭ 15 km. La komunuma teritorio de Volgelsheim ĉirkaŭas preskaŭ komplete la urban teritorion. En la okcidento la vilaĝo Wolfgantzen limas al Neuf-Brisach. Oriente de la fortresaj instalaĵoj situas la Rejn-Rodana kanalo, kiu en tiu parto perdis sian signifon pro la Preter-rejna kanalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

la fortikaĵa "stelo" de la arkitekto Vauban ankoraŭ nun bone videblas elaere

Post la Packontrakto de Rijswijk en la jaro 1697, Francujo devis redoni al Aŭstrujo la forte fortikigitan urbon Breisach same kiel la najbaran Alzacon, kiuj estis aneksitaj dum la 17a jarcento de Francujo. Pro tio Francujo bezonis novan limfortreson ĉe la Rejno. Ludoviko la 14a, la sunreĝo, komisiis sian fortresarkitekton Vauban konstrui fortreson kontraŭ la germana imperia fortreso Breisach. Inter 1699 kaj 1703 Vauban konstruis la tiam plej grandan fortreson laŭ la modelo de baroka planita urbo. Oni transportis la konstrumaterialon el la Vogezoj sur la Kanalo de Rouffach (hodiaŭ: Kanalo Vauban), kiun oni sole por tiu uzo fosis. La preĝejon oni konstruis nur en 1736 kaj la urbodomon nur en 1758, post kiam oni malkonstruis provizoran konstruaĵon.

En la jaro 1743 la fortreso kontraŭstaris al aŭstruja atako. Post tiu evento la urbo ludis neniun rolon plu en la eŭropa historio, eĉ ne en la regiona historio ĝis 1870. En la Germana-franca milito germanaj trupoj de la 4a rezerva divizio (ĉirkaŭ 15.000 soldatoj) sub generalo Wilhelm von Schmeling sieĝis Neuf-Brisach kun sia garnizono, kiu estis forta je 5.500 soldatoj. La sieĝo daŭris de la 7a de oktobro ĝis la 10a de novembro kaj finiĝis, kiam la franca komandanto leŭtenanto-kolonelo de Kerhor kapitulacis. 4.700 soldatoj kaj 100 oficiroj estiĝis germanaj militkaptitioj. Dum la sieĝo la urbo suferis naŭtagan artilerian pafadon, kio kaŭzis grandajn detruojn. El 280 konstruaĵoj 60 estis komplete detruitaj, 70 forte kaj 135 parte damaĝitaj, nur 15 konstruaĵoj restis nedifektaj. Poste oni rekonstruis la urbon, sed la fortreso restis milite sensignifa. Oni rompis fervojon tra la fortresan digon. Enpremita inter la fortresaĵoj kaj la kazernkonstruaĵoj de la garnizono, la urbo ne havis evolueblecojn dum la sekvantaj jardekoj. Hodiaŭ ĝi estas komunumo kun 2000 loĝantoj, sed la ekonomia evoluo okazas en la najbaraj komunumoj Biesheim kaj Volgelsheim. Ekde la malfondo de la garnizono en 1992 Neuf-Brisach estas nura loĝkomunumo por navedantoj al Colmar kaj en Brisgovion.

Hodiaŭ inter Breisach kaj Neuf-Brisach ekzistas Rejna ponto por la strata trafiko, kiu en 1878 ekfunkciis kiel fervoja ponto.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]

La municipa konsilantaro konsistas el la urbestro, tri vicurbestroj kaj 15 pluaj membroj de la konsilantaro.

Formo de la urbo[redakti | redakti fonton]

Oni konstruis la fortresan urbon Neuf-Brisach geometria. Ĝi korespondas al la tiel nomata bastiona sistemo, kiun Vauban rafinigis kaj en Neuf-Brisach kulminigis. La defendejo de la instalaĵo konsistas el du remparoj. Unu estas batalremparo, konsistanta el malkrute dekliva antaŭareo, la glaciso kun la kovrita vojo por la infanterio, same kiel diversaj antaŭkonstruaĵoj kun artilerio (kontraŭgardejoj, duonlunaĵoj, pinĉilaĵoj). Krome kaŝiĝis sekurecremparo malantaŭ batalkonstruaĵoj, kiuj konsistas el ok bastionekipitaj turoj kaj interremparoj. Tiuj turoj estis decidaj por la elproksimeca defendado kaj estis kovritaj kontraŭ pafado el la kontraŭgardejoj. La kanonoj de la batalremparo pafadas al la kampo antaŭ la glaciso. La glacison mem oni defendis per infanteriaj armiloj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

De 2008 la fortikaĵoj kune kun aliaj verkoj de Vauban en tuta Francio apartenas al la Monda kulturheredajxo de UNESKOFortikaĵoj de Vauban“. Krom la fortikaĵoj kaj la konservita urbostrukturo ekzistas Vauban-muzeo en la pordego Belfort, kiu informas pri la konstruhistorio de la urbo. La „reĝa“ urba preĝejo St. Louis estis solene inaŭgurita la 5an de oktobro 1975.

Ĝemelecoj[redakti | redakti fonton]

Kun la franca komunumo Meilhan-sur-Garonne en Akvitanio Neuf-Brisach estas ĝemeligita ekda 1988. Ĉi tiu partnereco originas en la evakuado de la loĝantoj de Neuf-Brisach en la jaro 1939, kiu okazis samkiel en multaj alsacaj komunumoj pro timo antaŭ germana invado.

De la jaro 2000 ekzistas tre vigla ĝemeliĝo kun la najbara germana partnera urbo Breisach am Rhein. Strange, ke ambaŭ ĝemelaj urboj uzas la nomon Breisach (Brisach) por si. La alsacanoj kutime nomas sian urbon nur Brisach kaj la germanan ĝemelurbon Vieux Brisach, dum la germana flanko inverse nomas sian urbon Breisach (Brisach), kaj la francan ĝemelurbon Neu-Breisach/Neuf-Brisach.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim