Akita Tokuzu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akita Tokuzu
Persona informo
Naskonomo 秋田 徳三
Naskiĝo 30-an de januaro 1883 (1883-01-30)
en Gubernio Aomori
Morto 12-an de majo 1962 (1962-05-12) (79-jaraĝa)
en Nakamaruchō
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Okupo
Okupo poeto • verkistoesperantistodramaturgo • romanisto
vdr

Akita Tokuzo (pseŭdonome Akita-UĵakuUjaka Akita[1]) (naskiĝis en 1883 en Aomori-ken - mortis en 1962) estis japana socialista verkisto kaj esperantisto.

Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. Li verkis dramojn kaj ankaŭ verkojn por infanoj, precipe en gazetaraj rakontoj.

Esperantisto de 1913 pere de Vasilij Eroŝenko. Gvidanto de Japana proleta Esperanto-movado, membro de la grupo „la Semanto“, la unua proleta verkista rondo en Japanio (1921).

En januaro 1931 okazis fondiĝo de l' tutjapana organizo, Japana Prolet-Esperantista Unio (JPEU), kun ĉirkaŭ 150 membroj, kaj Akita-Ujaku fariĝas prezidanto.

Kelkaj liaj dramoj esperantigitaj.

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Fonto de sudroj. Danco de skeletoj. Nokto ĉe landolimoj. (Tri dramoj, kun permeso de la aŭtoro el japana lingvo trad. Haĵime Ŝuzui, Kaname Susuki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1927. - 73 p.)
  • Tiuj, kiuj ĉirkaŭas la ĉerkon (Esperantigita de Junko Sibata. -[Tokyo]: Kokusaigo-Kenkju-Ŝa, [proks. 1925]. - 14 p.)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Fonto de sudroj. Danco de skeletoj. Nokto ĉe landolimoj.

Citaĵo
 Interesaj por nia movado estas la tradukaĵoj el la ekstereŭropaj literaturoj. Tiuj ĉi estas bone tradukitaj. La libro vekos intereson ĉe la Esperantistaro kaj estas rekomendate al ĝi doni lokon en ĉiu ekzistanta biblioteko por Esperantistaj. La aŭtoro de la teatraĵoj estas fervora samideano kaj ĉiam klopodas propagandi Espeianton en Japanujo. 
— Belga esperantisto n154 (dec 1927)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭstria Esperantisto n043 (maj 1928)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Akita Tokuzu » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Akita Tokuzo (ps. Akita-Uĵaku), japano, verkisto, socialisto. Nask. 1883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 1913. Gvidanto de J proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, 1927.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.