Saltu al enhavo

Vaskút

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaskút
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6521
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 142  (2023) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 7′ N, 18° 59′ O (mapo)46.11333333333318.986666666667Koordinatoj: 46° 7′ N, 18° 59′ O (mapo) [+]
Areo 71,49 km² (7 149 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Vaskút (Hungario)
Vaskút (Hungario)
DEC
Situo de Vaskút

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vaskút [+]
vdr

Vaskút (vaŝkUt) (kroate Baškut) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja. La loknomo signifas: fero-puto.

Vilaĝdomo

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Vaskút situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Baja 7, serba landlimo 20 km-ojn for. Ĝis 1971 estis fervojo el Baja al Gara.

La nomo aperis unuafoje en 1400 en formo Bachuta. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post la turka erao germanoj alvenis helpe de familio Grassalkovich (graŝalkoviĉ). Inter 1918-1920 la serboj okupis la vilaĝon kaj kun la regiono formiĝis respubliko. En 1945 la germanoj - kiuj vivis tie en majoritato - estis deportitaj al Sovetunio kaj Germanio, fine alvenis hungaroj precipe el Ĉeĥoslovakio.

Ĝemelkomunumoj

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Vaskút naskiĝis: