Stanley Kubrick: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 96: | Linio 96: | ||
|} |
|} |
||
==Eksteraj ligiloj== |
|||
{{sisterlinks|d=Q2001|commons=category:Stanley Kubrick|n=no|b=no|v=no|voy=no|wikt=no|s=no|m=no|mw=no|species=no}} |
|||
*{{DMOZ|Arts/Movies/Filmmaking/Directing/Directors/K/Kubrick%2C_Stanley/}} |
|||
* {{IMDb name|id=40}} |
|||
* [http://kubrickfilms.warnerbros.com Stanley Kubrick Collection] ĉe [[Warner Brothers]] |
|||
* {{YouTube|RECC4arqQow|The Films of Stanley Kubrick}}, filmokompilo, 4 min. |
|||
* [http://www.empmuseum.org/at-the-museum/museum-features/science-fiction-and-fantasy-hall-of-fame/members/stanley-kubrick.aspx Stanley Kubrick] ĉe [[Science Fiction and Fantasy Hall of Fame]] |
|||
{{havenda artikolo|Stanley Kubrick}} |
{{havenda artikolo|Stanley Kubrick}} |
Kiel registrite je 21:40, 1 jan. 2015
Stanley KUBRICK [stanli kjubrik aŭ kubrik] (naskiĝis la 26-an de julio 1928 en Novjorko, Usono; mortis la 7-an de marto 1999 en Childwickbury Manor ĉe St Albans, Britio) estis usona reĝisoro de la filmoj 2001: A Space Odyssey, Dr. Strangelove, Lolita, The Shining kaj Spartacus, inter aliaj. Liaj filmoj sukcesis komerce kaj arte. Li loĝis kaj laboris en Britio ekde la 1960-aj jaroj. Kiel reĝisoro, li estis perfektomania kaj sindona, al la ĉagreno de aktoroj kaj siaj edzinoj (du el siaj tri geedziĝoj fiaskis).
Biografio
Kiel infano en Novjorko, li estis malbona studento, kvankam evidente inteligenta. Lia patro penis (kaj sukcesis) kapti lian energian kaj imagon per ŝako kaj, je lia 13-a naskiĝtago, fotilo, kiun li donacis al li. Kubrick ankoraŭ malsukcesis en lernejo kaj ne povis iri al universitato. Anstataŭ studento ĉe universitato, Kubrick fariĝis fotisto por la magazino Look kaj fanatiko pri la kino, vidinte preskaŭ ĉiujn filmojn, kiu estis montrata en Novjorko. Lia laboro kiel fotisto tage, la kinejoj de Novjorko nokte (precipe la de la Moderna Muzeo de Arto) kaj la libro Film Technique de Pudovkin, fariĝis la universitato de Kubrick, kie li lernis la arton de kino.
Lia unua ĉefa filmo estis Fear and Desire (1953) ("Timo kaj Deziro"). Ĝi ruinigis lian geedziĝon kaj ricevis miksitajn recenzojn, sed la filmo klare montris Kubrick kiel talenta reĝisoro. Dum la 1950-aj jaroj, li grade gajnis famon kaj la atenton de Hollywood, direktinte pli grandajn filmojn, ĝis 1957 kiam li direktis Spartacus, la plej granda filmo de Hollywood, kiun li reĝisoris. Li elreviĝinte pri Hollywood kaj ekde Lolita, li forlasis Hollywood-on kaj laboris en Britio. Lolita mem, laŭ la romano de Nabokov, estis limigita de la tiama cenzuro. Per Dr Strangelove (1964), li fariĝis finance kaj arte sendependa kaj ĉiam havis kelkajn da projektoj kurantaj, iuj estinte forlasitaj: ekzemple, Napoleono kaj Mensogoj de la Tempo de Milito, filmo pri la gentomortigado fare de la nazioj.
Kvankam multaj de liaj filmoj devenas de romanoj (de Vladimir Nabokov, William Thackeray, Stephen King, Arthur C. Clarke, Anthony Burgess, ktp), Kubrick konsideris filmojn pli kiel muziko ol kiel fikcio: progresado de etoso kaj sento, kies signifo poste venas. Laŭ kelkaj kritikistoj Kubrick povus esti konsiderita kiel Joyce de kino.
Liaj du filinoj iĝis muzikistoj.
Kuriozaĵoj
kubrikeskaĵoj en filmo:
- longaj, altaj, paralelaj muroj
- La numero 114
- proksima vido de vizaĝo tordita de emocio
- perspektivo (de la fotilo) senkora kaj objektiva, observante la trankvilan, racian ordon de homo falinte en frenezon kaj sangon
- simetria sceno
- longdaŭra (al/el)proksimiĝado de la fotilo
- sceno en banĉambro
Stephen King, la aŭtoro de The Shining, ne ŝatis la realigon de Kubrick, kaj instigis novan version kiel ses-hordaŭra televida serieto post dudeko da jaroj.
Filmoj
Liaj filmoj:
- 1950: Day of the Fight
- 1951: Flying Padre
- 1952: The Seafarers
- 1953: Fear and Desire ("Timo kaj Deziro")
- 1955: Killer's Kiss ("Kiso de Murdinto")
- 1956: The Killing ("La Mortigado")
- 1957: Paths of Glory ("Vojoj de Gloro")
- 1960: Spartacus ("Spartako")
- 1962: Lolita ("Lolita")
- 1964: Dr. Strangelove ("D-ro Fantastiko")
- 1968: 2001: A Space Odyssey ("2001: Spac-Odiseado")
- 1971: A Clockwork Orange ("Oranĝo Mekanika")
- 1975: Barry Lyndon ("Barry Lyndon")
- 1980: The Shining ("La Luminado")
- 1987: Full Metal Jacket ("Metalkovrita jako")
- 1999: Eyes Wide Shut ("Okuloj Larĝe Fermitaj")
La plej preferitaj filmoj de Kubrick:
|
|