Apostrofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ')
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Apostrofo ( ) estas skribsigno uzata en Esperanto kaj aliaj lingvoj por montri ellasitajn literojn. Ĝi oftas en poezio, ekz‑e

Citaĵo
 De l’ ter’ al la ĉiel’ ĝi laŭte krias 
— «Hamleto», tr. Zamenhof’

En Esperanto, laŭ la Fundamenta Gramatiko, «La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo»[1]. Tiel, oni povas skribi apostrofon anstataŭ la fina (do, nominativa) -O de substantivo, tamen la akcento restas sur la sama silabo (kiu iĝas la lasta); tial en la ĉi-supra verso la jamba substantivo ĉiél’ klare diferencas, sone kaj skribe, disde la troĥea tabelvorto ĉíel.


La apostrofo ’ ankaŭ similas la simbolon de la mezurunuo angula minuto ', kiu ofte anstataŭas ĝin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fundamenta Krestomatio, «Plena Gramatiko de Esperanto», (16).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]