Ágnes Dukkon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágnes Dukkon
Ágnes Dukkon
Ágnes Dukkon
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1949 (1949-11-11) (74-jaraĝa)
en Győrszemere
Lingvoj hungararusagermanapolaanglafranca
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • slavisto • universitata instruisto
vdr

Ágnes Dukkon [Agneŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dukkon Ágnes estas hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.

Ágnes Dukkon[1][2] naskiĝis la  11-an de novembro 1949(nun 1949-11-11) en Győrszemere.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Dukkon maturiĝis en gimnazio en Ménfőcsanak en 1968, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1973. Post la diplomo ŝi instruis jaron en gimnazio en Szombathely, poste 3 jarojn en Altlernejo en Szeged, fine ekde 1977 en la budapeŝta universitato aŭ en ties instituto. Ŝiaj instruaj postenoj estis asistanto, respektive lektoro (-1990), poste docento, respektive profesoro ĝis la emeritiĝo en 2013. Inter 1997-2007 ŝi estis katedrestro. Ŝi instruis ankaŭ en Jagelona Universitato (1980-1982, 1992-2003) kaj Universitato de Vieno (2006). Ŝi kandidatiĝis en 1990 (CSc), la habilitiĝo okazis en 1990, ŝi doktoriĝis en 2004 (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ricevis premiojn inter 1989-2014.

Disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A hivatástudat, a népművelés és a történetszemlélet kérdései Tótfalusi Kis Miklós életművében (doktoriĝo, 1975)
  • Belinszkij és Dosztojevszkij. Egy irodalmi vita története és tanulságai. (kandidatiĝo, 1990)
  • A XIX. századi orosz irodalom története (habilitiĝo, 1990)
  • Régi magyarországi kalendáriumok európai háttérben (akademiiĝo, 2004)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Arcok és álarcok. Dosztojevszkij és Belinszkij (1992)
  • Régi magyarországi kalendáriumok európai háttérben (2003)
  • Az Aranykortól az Ezüstkorig. Fejezetek az orosz kritika és irodalomtudomány történetéből. (2014)
  • A veszélyes szépség útjain. Eszmék, témák, kapcsolatok a klasszikus orosz irodalom világában. (2021)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]