Álvaro Fernández Armero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro Fernández Armero
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1969 (1969-03-06) (55-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoro • televida reĝisoro vd
Aktiva dum 1993– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Álvaro FERNÁNDEZ ARMERO (Madrido, 6a de marto 1969) estas hispana kin-reĝisoro kaj scenaristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris en reĝisorado per la kurto El columpio, ludita de nur du geaktoroj, tiam preskaŭ nekonataj, nome Ariadna Gil kaj Coque Malla, kaj en nur unu loko, nome la Metroo de Madrido. Li aliris al komedia filmo per Todo es mentira, en 1994, pro kiu li estis nomumita al Goya-premio; en tiu filmo krom Coque Malla estis Penélope Cruz kaj aliaj prestiĝaj geaktoroj kiel Ariadna Gil, Jordi Mollá kaj Gustavo Salmerón, inter aliaj. Por sia sekva filmo, Brujas (1996), Álvaro Fernández Armero li laboris denove kun Penélope Cruz, akompanata de Ana Álvarez, Neus Asensi kaj Beatriz Carvajal. Du jarojn poste Coque Malla ludis la ĉefrolon de Nada en la nevera, kun nova aktorino María Esteve.

En 2000, Fernández Armero en El arte de morir paŝas el komedio al trilera filmo, per kiu li ricevis la Arĝentan Premion de la Internacia Festivalo de Fantazia Kino de Bruselo. En la ĉefaj roloj ludis María Esteve, Fele Martínez, Lucía Jiménez, Elsa Pataky, Adriá Collado, Gustavo Salmerón kaj Sergio Peris-Mencheta. Per El juego de la verdad (2004), Álvaro Fernández Armero revenis al la amafera komedio, akompanata de Tristán Ulloa, Natalia Verbeke, María Esteve kaj Óscar Jaenada.

Post sep jaroj de televida laboro, li revenis al kino per Las ovejas no pierden el tren kun Miguel Rellán, Raúl Arévalo, Candela Peña, Inma Cuesta, Alberto San Juan, Irene Escolar, Kiti Mánver, Jorge Bosch, Pilar Castro, Alicia Rubio, Álex Martínez, Ruth Armas kaj Petra Martínez.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2023 Ocho apellidos marroquís
  • 2021 A mil kilómetros de la Navidad
  • 2019 Si yo fuera rico
  • 2014 Las ovejas no pierden el tren
  • 2007 Salir pitando
  • 2005 Ángel Nieto: 12+1
  • 2004 El juego de la verdad
  • 2000 El arte de morir (nur reĝisoro)
  • 1998 Nada en la nevera
  • 1996 Brujas
  • 1995 Dile a Laura que la quiero (nur scenaristo)
  • 1994 Todo es mentira
  • 1992 El columpio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]