Árpád Daradics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DARADICS Árpád [daradiĉ] [1] estas hungara grafikisto naskita en Târgu Mureş la 29-an de marto 1964.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Daradics abiturientis en muzika kaj arta gimnazio en 1982 en sia naskiĝurbo, poste li akiris grafikistan diplomon en 1990 en la Arta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo ĉe Ioachim Nica, László Feszt, Ioan Horváth Bugnariu. Post siaj studoj li studvojaĝis al Parizo 3 monatojn, poste reiris, sed jam al Budapeŝto. Ekde tiam li vivas kaj laboras en la hungara ĉefurbo. Li ricevis hungaran ŝtatanecon en 1991. En la sama jaro li studis en majstrokurso de Hungara Belarta Universitato. En la sekvaj jaroj li laboris en artistaj kolonioj ekzemple en Tanzanio, Mongolio, Rumanio. Li havis stipendion inter 2006-2009. En liaj verkoj li montras agreseman ironion per ofte provokaj ideoj. Lia serio titolita "Ruĝaj Fabeloj" faris lin fama en 2002. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 2004-2010.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Légitámadás (2003)
  • Kitüntetett katona (2003)
  • Tánc - a kolibri tánca (2013)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2018-12-28.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.