Árpád Haász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Haász
Persona informo
Naskonomo Haasz Árpád
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1896 (1896-08-16)
en Őriszentpéter
Morto 31-an de marto 1967 (1967-03-31) (70-jaraĝa)
en Hegyvidék
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikistoadvokatoĵurnalisto
vdr

Árpád Haász [hAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Haász Árpád estis hungara politikisto, ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Haasz, lia malofta pseŭdonimo eksterlande estis Leopold Holzknecht.

Árpád Haász[1] naskiĝis la  16-an de aŭgusto 1896(nun 1896-08-16) en Őrszentmiklós (laŭ Hungarlingva Vikipedio en Őriszentpéter), li mortis la 31-an de marto 1967 (laŭ alia informo la 1-an de aprilo 1967) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Haász devenis el juda familio. Li maturiĝis en katolika gimnazio en Szombathely en 1914, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1919. Dum la studentaj jaroj li aliĝis al Rondo Galilei kaj subteraj komunistoj. Li estis signifa partoprenanto de la Hungara Sovetrespubliko, tial post la fiasko li rifuĝis en Vienon. Li same partoprenis en laboroj de la aŭstraj kaj hungaraj komunistoj. Post la revolucio en 1934 li estis arestita, sed li rifuĝis. Inter 1936–1938 li instruis en lernejo en Moskvo, poste li estis politika aktivisto en Parizo, post la okupado rezistanto. En 1941 li estis trovita kaj deportita al koncentrejoj. Li liberiĝis kaj inter 1945-1948 li estis ekonomia konsilisto en Vieno, pli poste li hejmenvenis kaj havis ŝtatajn postenojn. Li instruis kaj li estis katedrestro en Ekonomika Universitato Károly Marx inter 1950-1964, dum li estis dekano kelkajn jarojn. Li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis en 1958 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1919 kaj li ricevis premiojn inter 1954-1965.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Államosítás vagy társulati rendszer? (1946)
  • Nemzetközi gazdasági és politikai ismeretek. Haász Árpád előadásai. (eldonita 5-foje inter 1950–1956)
  • A századeleji magyar társadalom és a Galilei Kör (1959)
  • Korunk kapitalizmusa. I–II. kötet. (kunaŭtoro, 1961, 1964)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]