Ödön Rubold
Etoso
Ödön Rubold | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1954 (70-jaraĝa) en Szekszárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1977) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1982) |
Familio | |
Frat(in)o | Péter Rubold (en) |
Edz(in)o | Anna Götz |
Infano | Bálint Rubold (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ödön Rubold, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubold Ödön estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Anna Götz.
Ödön Rubold [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1954 en Szekszárd.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ödön Rubold studis kelkajn jarojn en la Teknikuniversitato, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1982. Lia ĉefinstruisto estis Endre Marton. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1999 kaj 2009 li apartenis al Teatro de Kecskemét, poste al Teatro Jókai (Békéscsaba). En tiu longa periodo kelkfoje li havis rolojn kiel senstatusa aktoro. Ekde 2011 li ankaŭ reĝisoradas. Li instruas ankaŭ en studio de la Nacia Teatro. Li ricevis 9 premiojn inter 1984-2015. Li havas 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La ventego - reĝido Ferdinand
- Reĝo Lear - grafo de Kent; Edmund
- Romeo kaj Julieta - Tybalt
- La Venecia Komercisto - Antonio
- Otelo - Jago
- La dresado de la megero - Philip
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - arkianĝeloj Rafaelo kaj Gabrielo; Catullus; tria kortegano; markizo; Arthur; Luther; Platono
- Molière:
- Tartufo - Damis
- Georgo Dandin - Clitandre
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Mephisto’‘ (1981)
- ‘‘Az álommenedzser’‘ (1994)
- ‘‘Majdnem szűz’‘ (2008)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Faustus doktor boldogságos pokoljárása’‘ (1982)
- ‘‘Kisváros’‘ (serio, 1994-2001)
- ‘‘A jó pásztor - Toursi Szent Márton élete (2016)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Warren Beatty, Horst Buchholz, Richard Dreyfuss kaj aliaj [2]