Ödön Schulhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ödön Schulhof [ŝulhof], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schulhof Ödön estis hungara kuracisto, profesoro, balneologo, radiologo, reŭmatologo. Lia frato estis Vilmos Schulhof, lia filino estis Kató Rényi.

Ödön Schulhof [1] naskiĝis la 20-an de marto 1896 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de februaro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Schulhof devenis el juda familio. Li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918. Post siaj studoj li laboris en la kliniko pri internaj malsanoj, poste en Berlino. Ekde 1923 li laboris en balneologia instituto en Hévíz kiel radiologo, sed li laboris ankaŭ private. En la vintraj sezonoj – kiam oni ne banadis en Hévíz (lago) – li laboris en diversaj medicinaj lokoj de Budapeŝto. Li multe strebis por profiti la kuracakvojn en la medicino. En 1946 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, en 1949 li iĝis institutestro de balneologia esplora instituto, kiu estis ankaŭ hospitalo. En 1953 li kandidatiĝis, en 1973 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn kaj memormedalon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Reumás fájdalmak (1952)
  • Studies on peripheral vascular reactions (1956)
  • Hévíz gyógytényezői (1960)
  • A gyakorló orvos reumatológiája (1966)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Hévíz [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.