Österreichischer Alpenverein
Aspekto
Österreichischer Alpenverein estas la germanlingva nomo de la unuiĝo de asocioj por montogrimpado en Aŭstrio. Ĝia fondodato estas la 19-a de novembro 1862 kaj la nuna centra oficejo situas en Innsbruck. Alpaj asocioj estas unuiĝoj plej diversspecaj, kies hodiaŭa celo estas antaŭ ĉio subteni montogrimpadon, montaran migradon kaj la mediprotekton. La lokaj aŭ regionaj asocioj de montogrimpado, kiuj precipe rilatas al la Alpoj, nomiĝas plej ofte alpoklubo, alpa asocio aŭ montara asocio. Origine la landa unuiĝo kaj la lokaj asocioj havis kiel precipajn taskojn la sciencan esploradon de la Alpoj kaj la turisman evoluadon per la konstruado de alpaj kabanoj kaj montaraj vojoj.