Ĉaitanja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉaitanja Mahaprabhu)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉaitanja
Chaitanya-Mahabrabhu-at-Jagannath.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1485 (1485-11-30)
en Nabadwip
Morto 30-an de novembro 1533 (1533-11-30) (48-jara)
en Puri
Mortokialo nekonata
Familio
Edz(in)o Vishnupriya
Okupo
Okupo Sannyasa
Information icon.svg
vdr

Ŝri Kriŝna Ĉaitanja Mahaprabhu (1486 – 1533; IAST: Śrī Kṛṣṇa-Caitanya Mahāprabhu alinome Mahāprabhu aŭ "Granda Sinjoro") estis hinduisma mistikisto kies maniero adorado de la dio Kriŝno kun ekstaza kanto kaj danco havis profundan efikon sur Vaiŝnavismo en Bengalio. Li estis ankaŭ la ĉefa proponanto de la Vedanta filozofio de Aĉintja Bheda Abheda. Mahaprabhu fondis la skolon de Gaŭdija Vaiŝnavismo (alinome Brahma-Madhva-Gaŭdija Sampradaja). Li disvastigis la Bhaktian jogon kaj popularigis la ĉantadon de Hare Kriŝna mantro.[1] Li komponis la Ŝikŝaŝtakam (ok preĝoj).[2]

Li estas foje nomata Gauranga aŭ Gaura pro sia fandoreca hela korpo.[3] Lia naskotago estas celebrata kiel Gaura-purnima.[4][5] Li estas nomita ankaŭ Nimai pro sia naskiĝo sub arbo Hinda azadiraĥto.[6]

Li estas konsiderata ankaŭ enpersonigo de la suprema dio Kriŝno kaj de lia interna potenco Srimati Radha Rani kiel oni mencias en Bagavata Purano kaj en kelkaj aliaj skribaĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sri Chaitanya Mahaprabhu "He spread the Yuga-dharma as the practice for attainment of pure love for Radha-Krishna. That process is Harinam-Sankirtan, or the congregational chanting of the Holy Names of Krishna "Hare Krishna Hare Krishna Krishna Krishna Hare Hare, Hare Rama Hare Rama Rama Rama Hare Hare"
  2. Srimad Bhagavatam (Introduction) Archived 2013-05-25 at the Wayback Machine "Lord Caitanya not only preached the but propagated the teachings of the Bhagavad Gita as well in the most practical way."
  3. In the Name of the Lord (Deccan Herald) "He was also given the name of ‘Gora’ because of his extremely fair complexion." Archived 2006-12-07 at the Wayback Machine
  4. Gaura Purnima. www.krishna.com. Alirita 16a de decembro 2008.
  5. Sri Gaura Purnima"givegita.com"
  6. KCM Archive"They named Him Nimai, as he was born under a neem tree." Archived 2008-04-24 at the Wayback Machine