Ĉanghua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Ĉanghua
Larĝa panoramo en Ĉanghua
Ĉanghua
Fotomontaĵo
county-administered city

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 226 518  (2023) [+]
Loĝdenso 3 449 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 4′ N, 120° 32′ O (mapo)24.066666666667120.53333333333Koordinatoj: 24° 4′ N, 120° 32′ O (mapo) [+]
Areo 65,68 km² (6 568 ha) [+]
Horzono norma horzono en Tajvano [+]
Ĉanghua (Tajvano)
Ĉanghua (Tajvano)
DEC
Ĉanghua
Ĉanghua
Situo de Ĉanghua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Changhua City [+]
vdr

Ĉanghua (ĉine 彰化市) estas universitata urbego kaj gubernia sidejo en okcidenta Tajvano.

Panoramo de Ĉanghua

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉanghua situas sur ebenaĵo en la okcidenta parto de la insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la indiĝena periodo nederlanda epoko okazis. Antaŭ 1694 vilaĝo Poasoa (半 線 庄) (la praa Ĉanghua) estis establita. Dum la ĉina enmigrado en la 17-a jarcento Ĉanghua estis unu el la kvar urboj, kiuj havis gravan enmigradon. En 1723 gubernio Ĉanghua estis establita. Poasoa fortikiĝis en 1734 kaj en la sekva jarcento iĝis ĉefa merkata kaj komerca centroj de la meza regiono de la insulo. Inter la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj la areo daŭre estis unu el la gravaj urboj. Malgraŭ tio, ribeloj kaj civilaj militoj daŭris. La origino de la hodiaŭa urbo Ĉanghua estas atribuita dum la japana administracio. En 1933 2 najbaraj vilaĝoj aliĝis al la urbo. Post 1945 la urbo Ĉanghua estis establita kiel provinca urbo kaj en 1951 gubernia sidejo. En 2002 flugmaŝina akcidento okazis en Ĉanghua.

Urbodomo
Kampuso

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Ĉanghua la industriigo daŭras ekde la 1970-aj jaroj, samtempe la agrikulturaj kampoj malpliiĝas. De enketo en 1992 43,2% de respondantoj laboris en la serva sektoro, 42,4% en la industria sektoro kaj nur 14,4% en la agrikultura aŭ fiŝa sektoro. Ĉanghua reakiris iom de ĝia malnova prospero kiel merkato por loke produktita sukerkanoj, rizoj, ananasoj, oranĝoj. Sukero-rafinado estas grava industrio, kaj tekstila produktado ankaŭ gravas.

Eduko[redakti | redakti fonton]

La plej frua lernejo en Ĉanghua datiĝis antaŭ 1726. La japana administracio ankaŭ plibonigis la edukan sistemon. Ĉanghua havas 15 elementajn lernejojn, po 7 mezlernejojn kaj universitatojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La temperaturo de Ĉanghua averaĝe estas 22,4 °C. La julio estas la plej varma kaj januaro la plej malvarma. En la jaro la precipitaĵo estas po 1723 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Ĉanghua
Arthalo

Ĉanghua estas fervoja nodo. Aŭtovojo ligas la urbegon kun Tajĉungo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo en Ĉanghua
Larĝa panoramo en Ĉanghua