Saltu al enhavo

Ĉangvon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉangvon
specialstatusa urbo de Sud-Koreio
urbo en Sud-Koreio
list of capitals in South Korea (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 009 998  (2023) [+]
Loĝdenso 1 372 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 14′ N, 128° 41′ O (mapo)35.228055555556128.68111111111Koordinatoj: 35° 14′ N, 128° 41′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 736,3 km² (73 630 ha) [+]
Ĉangvon (Suda Koreio)
Ĉangvon (Suda Koreio)
DEC
Situo de Ĉangvon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Changwon [+]
v • d • r

Ĉangvon (en korea 창원시) estas milionurbo, universitata urbo, kaj grava marhaveno en Sud-Koreio en provinco Sud-Gjeongsang.

Urboparta panoramo de Ĉangvon

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĉangvon situas laŭ la sudorienta marbordo de la lando ĉirkaŭita de serio de montoj. Ankaŭ insuloj estas parto de la milionurbo. Seulo troviĝas 300 km .

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Ekde 209 la loko havis diversajn nomojn. La vera Ĉangvon naskiĝis en 2010, tiam 3 najbaraj urboj estis kunfanditaj.

Ĉangvon estas konata kiel peza industria grandurbo. En 1974 la urbo estis nomumita "Areo de Industria Disvolviĝo No. 92." Rezulte la grandurbo estis evoluigita kaj signife vastigita.

Jare averaĝe pluvas en Ĉangvon 1545 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter aprilo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 15 °C, ĝi varias laŭ la monatoj inter 11-19 °C. Ĉefe en januaro la temperaturo foje falas sub frostopunkto.

Ĉangvon havas internacian flughavenon (35 km fore de la urbocentro) kaj armean kaj ekonomian havenojn. La kontaktoj trajne kaj voje estas bonaj. En la urbo metroo funkcios en 2021. Helpas la trafikon ankaŭ kvin mil prunteblaj bicikloj.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Larĝa bildo pri universitato en Ĉangvon