Ĉavakaĉeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉavakaĉeri
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 9° 39′ N, 80° 9′ O (mapo)9.6580.15Koordinatoj: 9° 39′ N, 80° 9′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉavakaĉeri (Srilanko)
Ĉavakaĉeri (Srilanko)
DEC
Ĉavakaĉeri
Ĉavakaĉeri
Situo de Ĉavakaĉeri

Map

vdr

Ĉavakaĉeri, laŭ sinhala lingvo ජාවකච්චේරි, laŭ tamila lingvo சாவகச்சேரி, angle Chavakachcheri estas urbego en Norda Provinco (Srilanko). La loknomo signifas: "setlejo de Javo", supozeble estis historiaj komercaj rilatoj inter Srilanko kaj Javo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉavakaĉeri situas en la norda parto de la lando laŭ la marbordo. Ĝafna troviĝas 17, Point Pedro 21, Kandi (Srilanko) 267, Negombo kaj Batticaloa po 274, Kolombo (urbo) 304, Sri Jayawardenapura Kotte 307, Kalmunai 309, Moratuva 321 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la civila milito (1983-2009) ankaŭ Ĉavakaĉeri estis detruita, poste rekonstruita fare de la loĝantoj, sed la populacio malpliiĝis draste.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefŝoseo laŭ la marbordo tuŝas la urbegon.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ĉavakaĉeri kolegio por hinduoj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Ĉavakaĉeri estas tropika sen seka sezono. Jare pluvas ĉ. 1300 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas, tamen pli ofte inter oktobro-decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]