Ĉefpreposta palaco (Eger)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉefpreposta palaco estas eklezia baroka historia monumento - nun biblioteko - en Eger.

Ĉefpreposta palaco en Eger

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis domo el la 18-a jarcento. La nun videblan konstruaĵon konstruigis ĉefpreposto kaj grafo Ignác Batthyány laŭ projekto de Jakab Fellner inter 17741776. Batthyány mem mortis ĝuste antaŭ finkonstruo de la palaco.

En la frua 1849 en la palaco okazis kunveno de Henryk Dembiński, Artúr Görgey kaj György Klapka, poste ili iris al la batalejo de Kápolna.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fasado de ĉefpreposta palaco en Eger

La unuetaĝa palaco situas laŭ stratoangulo kaj ĝi formas brikon. La fasado estas simetria, meze troviĝas la ornamriĉa enirejo. En la unua etaĝo balkono etendiĝas, kiun 4 kolonoj tenas; la ferajn partojn kreis Henrik Fassola. Ankaŭ kradoj antaŭ la teretaĝaj fenestroj estas laboraĵoj de Fassola.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri okazintaĵo en 1849