Volgo-Germana ASSR
Volgo-Germana ASSR | |||||||||
| |||||||||
aŭtonoma respubliko de Sovetio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
606 532
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La Volgo-Germana aŭtonoma socialisma soveta respubliko aŭ mallonge Volgo-Germana ASSR (germane Autonome Sozialistische Sowjet-Republik der Wolga-Deutschen, ruse Автономная Советская Социалистическая Республика Немцев Поволжья) estis administra regiono en la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kadre de Sovetunio. Ĝi situis en suda parto de Rusio ambaŭflanke de rivero Volgo. La ĉefurbo de la regiono estis Engels (ĝis 1931 Pokrovsk). La teritorio de la respubliko estis 28 200 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Germanoj transloĝiĝis al Volga regiono ekde 1764-1767 kiam Katerino la 2-a regis Rusian imperion. La dua granda transloĝiĝo de germanoj okazis inter 1853-1874. En 1897 volgaj germanoj nombris 400 000. En 1920 germanoj formis sian laboristan komunumon kaj en 1924 ĝi fariĝis aŭtonoma respubliko. Pli frue la regiono apartenis al gubernioj Samara kaj Saratov. Kiam Germanio atakis al Sovetio en 1941 la soveta registaro deklaris ĉiujn germanojn 'malamikoj de la popolo', la Volgo-germana ASSR estis nuligita la 28-an de aŭgusto 1941 kaj la germanaj loĝantoj estis forpelitaj al Siberio, Uralo kaj Mez-Azio. La teritorio de la respubliko estis dividita inter Saratova kaj Stalingrada provincoj. Post la milito, kiam la civitanaj rajtoj de germanoj estis redonitaj en Sovetio, ili tamen ne rajtis reveni al Volgo-germana regiono.
La loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Loĝantoj estis grandparte germanoj, rusoj kaj ukrainoj. En urboj germanoj estis malplimulto, sed en kamparo ili estis preskaŭ 70% el la loĝantaro (en jaro 1926).
Nacieco | Nombro 1926 | % 1926 | Nombro 1939 | % 1939 |
---|---|---|---|---|
Germanoj | 379 630 | 66,4 % | 366 685 | 60,5 % |
Rusoj | 116 561 | 20,4 % | 156 027 | 25,7 % |
Ukrainoj | 60 561 | 12,0 % | 58 248 | 9,6 % |
Kazaĥoj | 1 353 | 0,3 % | 8 988 | 1,5 % |
Tataroj | 2 109 | 0,4 % | 4 074 | 0,7 % |
Mordvoj | 1 429 | 0,3 % | 3 048 | 0,5 % |
Belorusoj | 1 636 | 0,3 % | ||
Ĉinoj | 1 284 | 0,2 % | ||
Judoj | 1 216 | 0,2 % | ||
Estonoj | 753 | 0,1 % | ||
Aliaj | 1 358 | 0,2 | 5 326 | 0,5 % |
Entute | 571 754 | (100.00 %) | 606 532 | (100.00 %) |