Ĉiamdaŭra preĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kampanilo de la abateja preĝejo (Kantono Valezo) en kiu estas praktikata la laus perennis.

La laus perennis (aŭ ĉiamdaŭra preĝo) estas kristana metodo de seninterrompa preĝo praktikata de grupo de personoj kiuj organiziĝas por ke ĉiumomente ĉeestu preĝantoj en la determinita preĝeja loko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La praktiko estis enkondukita la arkimandrito Aleksandro la Akemeto mortinta ĉirkaŭ 430, fondisto de la bizanca monaĥa movado de la akemetoj ("kiuj ne dormas")

La enkonduko en la Okcidentan Eŭropon havis kiel unuan fazon en la 6-a jarcento la teritorian abatejon de Sankta Maŭrico de Akvaŭno (Kantono Valeza Svizlando); tujpost tiu fondo (515) estis la okazo de sermona instigo de Sankta Avito, nur parte nin atinginta [1]. En Akvaŭno la komunumo preĝis kuniĝinta por la kanonaj horoj de la liturgio de la horoj, dum la intervaloj inter unu kanona horo kaj la aliaj estis plenigitaj laŭvice de la diversaj monaĥaj ĥoroj (turmænormæ), sinsekvantaj en seninterrompa recitado de la Psalmaro por ke la preĝo seninterrompe daŭru.[2].
Tia organizado evidente implicis ĉeeston de kongrua nombro de monaĥoj por la funkciado de la aliaj aktivecoj por ke la ekonomia stato akiru la sufiĉon.[3][4]

La "kutimo Akvaŭna", kiel ĝi estis difinita, vastiĝis en tuta Gaŭlujo kvankam iomete adaptita en diversaj lokoj. Ĝi estis reprenita ĉe diversaj monaĥejoj ĝuste kiam ĝi jam ĉesis ekzisti en Akvaŭno, komence de la 9-a jarcento. [5]

Historia analizo[redakti | redakti fonton]

La historiografio diskutas ĉu tiu preĝopraktiko estis imitita el Oriento aŭ kreiĝis rekte en Okcidento. Nun venkas ĝia importado el Oriento, kvankam laŭ iuj la ne-Akvaŭnaj formuloj de “laus perennis” povus esti naskintaj aŭtonome.[6]

Alkimo Ekdicio Avito, kiu tiam ambasadore loĝis en Konstantinopolo ne allasis sufiĉajn informojn por la solvo de tiu historiografia problemo.

Ĉiamdaŭra adorado[redakti | redakti fonton]

La eŭkaristia adorado, ĉiamdaŭre praktikata en diversaj monaĥaj komunumoj de la Katolika Eklezio povas esti konsiderata moderna varianto de la laus perennis, ĉar krom la kutima ĉiutaga eŭkaristia celebro, kaj de la liturgio de la horoj, tiaj monaĥaj komunumoj praktikas ankaŭ ĉiamdaŭran adoradon implicantan la ĉeeston de almenaŭ du komunumaj membroj antaŭ la suraltara Monstranco (hostimontrilo). Citindas, ekzemple, la Benediktanaj fratinoj de la ĉiamdaŭra adorado de Clyde.

La “patrina” domo de la fratina benediktana ĉiamadoranta kongregacio en Clyde.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Catholic Encyclopedia: "Agaunum".
  2. Rosenwein|pag. 40 kaj 92
  3. Leclerq, paĝo 92
  4. Evidente tiu tipo de preĝo celis imiti Jesuon kiu, laŭ evangeliistoj, preĝis konstante.Krome la profetoj aludis plurfoje al la konstanta adorado de la Anĝeloj.
  5. Catholic Encyclopedia: "Acometae".
  6. Rosenwein|p. 40-41.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Leclerq|titolo, Une parenthèse dans l'histoire de la prière continuelle: la «laus perennis» du Haut Moyen Age|pubblicazione, La Maison-Dieu: cahiers de pastorale liturgique, Editions du Cerf=Leclerq.
    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia